Seredne (ukraine Середнє, slovake Seredné, hungare Szerednye, ruse Среднее) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo.

Seredne
setlejo • urbotipa loĝloko en Ukrainio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 89452
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 258  (2019) [+]
Loĝdenso 1 789 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 32′ N, 22° 30′ O (mapo)48.53333333333322.5Koordinatoj: 48° 32′ N, 22° 30′ O (mapo) [+]
Alto 119 m [+]
Areo 2,38 km² ( 238 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Seredne (Transkarpatio)
Seredne (Transkarpatio)
DEC
Seredne
Seredne
Situo de Seredne
Seredne (Ukrainio)
Seredne (Ukrainio)
DEC
Seredne
Seredne
Situo de Seredne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serednie [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La urbeto situas laŭ ĉefvojo inter Uĵhorodo-Mukaĉeve.

Historio redakti

En 895 la hungaraj triboj okupis basenon de Karpatoj, ilia ŝtato formiĝis en 1000. En la 12-a jarcento monaĥoj konstruis fortikaĵon. La unua mencio devenis el 1417 pri la komunumo. Tiutempe ĝi estis fama vinkultura loko. En la 16-a jarcento pro disfalo de Hungario la regiono poste apartenis al princlando Transilvanio ĝis 1711. Proksime de la urbo oni murdis Ede Egan, kiu estis patro de la rutenoj. En 1910 Szerednye havis 1867 da loĝantoj (881 da hungaroj, 642 da rutenoj, 193 da germanoj kaj 134 da slovakoj). Ĝis 1920 Szerednye apartenis al Ung, al distrikto de Seredne, kies distriktejo estis. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la regionon, poste tuj ili kolektis la hungarajn kaj germanajn virojn por trudlabori. Plejparte ili mortis jam dum la forvojaĝo. Ukrainio sendependiĝis en 1991 kaj heredis la Transkarpatan provincon.

Vidindaĵoj redakti

  • fortikaĵo
  • gotika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 15. j.c., trakonstruita en la 19-a j.c.
  • domo de Buttler, kie unu nokton oni gardis la hungaran kronon en 1805.

Famuloj redakti

En la iama Szerednye mortis hungara heroo István Dobó.