Lingvo.info

multlingva eduka retejo pri la lingvoj de Eŭropo

Lingvo.info estas senpaga (kun libera aliro) multlingva retejo por informado pri Eŭropaj lingvoj. Ĝi estas interaga retejo disponebla en 21 lingvoj inkluzive Esperanton. La projekto estas subtenita de la programo Sokrato-Leonardo pri tutviva lernado de la Eŭropa Komisiono. Ekde decembro 2012 teamo de naŭ partneroj laboras por la projekto, konsistante de Eŭropa Esperanto-Unio (Belgio), Studio GAUS (Germanio), E@I (Slovakio), Universitato Adam Mickiewicz (Pollando), Suddana Universitato (Danio), Slovaka nacia tekstaro de la Instituto Ľ. Štúr (Slovakio), Asocio Društvo za evropsko zavest (Slovenio), Rusa kultura centro (Litovio) kaj Visetas (Litovio).[1]

Lingvo.info
Lingvo.info
Lingvo.info
retejo
Retadreso lingvo.info
Kategorio Edukado
Lingvo(j) 21 (kun Esperanto)
vdr

Disponeblaj lingvoj redakti

La retejo estas disponebla en 21 lingvoj: la angla, la bulgara, la ĉeĥa, la dana, Esperanto, la estona, la franca, la germana, la hispana, la irlanda, la kroata, la latva, la litova, la nederlanda, la pola, la rusa, la slovaka, la slovena, la sveda.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti