José Linhares Filho

(Alidirektita el Linhares Filho)

José LINHARES FILHOLinhares Filho naskiĝis la 28-an de februaro 1939 en Lavras da Mangabeira, municipo de Cearao; estas brazila verkisto, eseisto kaj poeto.

José Linhares Filho
Persona informo
José Linhares Filho
Naskiĝo 28-an de februaro 1939 (1939-02-28) (85-jaraĝa)
en Lavras da Mangabeira
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Liceu do Ceará • Federacia Universitato de CearaoFederala Universitato de Rio de Janeiro vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj gepatroj estis José Linhares Gonçalves, eks-urbestro de Lavras da Mangabeira kaj la pentristino Maria da Conceição Esteves Linhares. Li diplomiĝis pri juro kaj beletro, sed nur al tiu ĉi lasta studobjekto li interesiĝis kaj profesie sin dediĉis.

Rilato kun la Esperanto-movado redakti

Lia onklo Joel Linhares estis unu el la fondintoj de la Esperanto-movado en Cearao, redaktoro de Brazila Vivo (1922) kaj aŭtoro de la unua soneto originale verkita en Esperanto ĉe Cearao: "Al Nova Vivo".

Li estas unu el la plej gravaj verkistoj de la ŝtato Cearao, ano de la loka beletristika akademio, profesoro de la Federacia Universitato de Cearao.

Grupo SIN redakti

En la jaro 1968 li kunfondis la Grupon SIN (mallongigita formo de Sinkretismo). Kvankam tiu grupo ne longe daŭris, ĝi efektivigis plian integriĝon inter la cearaa literaturo kaj tiu de aliaj brazilaj ŝtatoj pro la alta kvalito de ties membroj.

Teorio de la Seksa Latento redakti

Li estas la kreinto de la Teorio de la Seksa Latento, per kiu li analizis, inter aliaj verkoj, la plej elstaraj romanojn de Machado de Assis. Liaj eseoj pri la literaturoj de Portugalio kaj de Brazilo famiĝis en la universitata medio pro la emo ĝisfunde analizi la problemojn de la homa ekzisto kaj la literatura stilo ĉe Machado de Assis, Fernando Pessoa kaj Miguel Torga.

Poeziaĵoj redakti

  • Sumos do Tempo 1968
  • Voz das Coisas 1979
  • Frutos da Noite de Trégua 1983
  • Tempo de Colheita 1987
  • Andanças e Marinhagens 1993
  • Rebuscas e Reencontros 1996
  • Cantos de Fuga e Ancoragem 2006
  • Notícias de Bordo 2008

Eseoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti