Linotipo

maŝino por plumba kompostado

Linotipo estas maŝino por plumba kompostado, kiu uzas klavaron alfanumeran de 90 prestipoj kaj ebligas la fandadon de plumba tekstolinio prespreta. De tie originas la nomo linotipo el la usonangla («line of types»).[1] La kunmetado de tajpilo kaj fandilo, imagita en Usono en 1885, ebligis pli rapidan kaj pli regulan kompostadon ol tiu de la tradicia tipografio. La permana tipografo enmetis la moveblajn prestipojn unu post la alia (literoj, interpunkciaj signoj aŭ spacetoj) en kompostilon. La linotipo revoluciigis la eldonon ebligante al malgrandaj atelieroj komposti ampleksajn tekstojn en mallonga tempo kaj favoris la grandegan disvolviĝon de la ĉiutaga gazetaro ĉirkaŭ la jaroj 1900 ebligante tujan reagon al eventoj, kio antaŭe ne ekzistis. La Linotype, surmerkatigita de la societo Mergenthaler Linotype Company tiucele kreita, regis sendivide en la presindustrio ĝis la jaroj 1960. En ĉi tiu epoko la tipografio anstataŭiĝis per la fotokompostado; samtempe la ofseta prestekniko preskaŭ malaperigis la tipografian presadon.

Linotipo (Deutsches Museum)
Linotipa linio, inkenda faco (kun tajperaro: «Sefan» anstataŭ «Stefan»)
Linotipa klavaro (klavar-aranĝo por la angla).
Linotipa klavaro (klavar-aranĝo por la franca).

Priskribo redakti

La Linotype, konstruita kaj patentita de Ottmar Mergenthaler la 12-an de majo 1885, estis maŝino alta je 2,10 m. Ĉiu frapo sur klavon baskuligas kupran matricon el magazeno. Ĉiu matrico kongruas al unuopa tipo (foje al ligaturo). Kiam matricolinio estas plena, ties malantaŭa flanko utilas kiel muldilo por facile fandebla alojo el  plumbo, stano kaj antimono. La maŝino produktas tiamaniere preslinion unupecan preta por presado. La linioj estas poste aranĝitaj sur paĝo. Pluraj paĝoj estas impozitaj en formo taŭga por tradicia presmaŝino.

 
Matricoj

La utilo de la linotipo konsistis ne nur en la fakto ke ĝi  bone fiksis la matricojn dum la tajpado de la linotipisto, sed ankaŭ ke ĝi distribuis la matricojn post fandado en la bonan matricokanalon de la magazeno. Tio estis decida paŝo, ĉar la distribuado de unuopaj tipoj dum la permana kompostado estis la plej longa etapo kaŭzanta la plej multajn distribu-erarojn. Sur la linotipo la aŭtomata rekono de matricoj realiĝis danke al sistemo de markado per noĉoj kun sep dentoj realigantaj duuman kodon: ĉi tiuj noĉoj kodis la pozicion de 90 magazenokanaloj (aŭ tiun de 34 helpmagazenoj). Iuj maloftaj matricoj  entenis neniujn dentojn. Post uzo ili glitis laŭlonge de la distribuilo sen fali en magazenokanalon. Ili alvenis fine en speco de kompostilo dekstre de la linotipisto kaj estis pretaj por mana uzo laŭ bezono.

 
Linioĝustigaj lamenoj
 
Linotype Menta en Moulin du Got en Saint-Léonard-de-Noblat (F)

Krome la linotipo solvis mekanike la ĝustigon de la preslinioj al plena larĝeco. Ĝi enmetis por la intervortaj spacetoj alĝustigajn matricojn anstataŭ la tradiciaj fiksaj spacetoj. La linotipisto realigis la alĝustigon per premo sur klavo maldekstre de la klavaro. La spacetomatricoj konsistas el du ŝtalaj lamenoj, kies dikeco malkreskas de la bazo ĝis la supro ("kojnoj"). Kiam la linotipisto enfaligas spacetomatricon, la lamenoj havas minimuman larĝecon. Kiam la linio estas preskaŭ plena, la linotipisto premas levilon dekstre de la klavaro, kiu translokas la linion en la fandkameron. Poste li funkciigas la alĝustigan levilon, kiu samtempe premas la disŝovigilon de la dulamenaj spacetomatricoj je sama alteco; la egaleca disŝovo de la dulamenaj spacetomatricoj dispremas la matricojn ĝis ili okupas la tutan larĝecon de la linio. En ĉi tiu pozicio la tuto fiksiĝas kaj la linio fandiĝas. Ĉi tiu procedo estis plene aŭtomata, postulante la intervenon de la linotipisto nur por indiki ĉu linio alĝustigu maldekstre, dekstre aŭ centre. Kiam la preslinio finfandiĝis, la maŝino remetis la matricojn per matricotenilo kaj samtempe distribuis la matricojn en iliajn respektivajn magazenokanalojn.

La «varma kompostado» praktike malaperis hodiaŭ kaj anstataŭis ĝin la fotokompostado: la teksto estas tajpita sur komputilo, poste oni ĝin fiksas sur fotopaperon kaj oni aplikas ĝin, ĉu mane, ĉu  per perkomputila eldonado, kaj fine oni kopias ĝin sur platoj por ofseta presmaŝino.

La plej bona trovaĵo ĉe la invento de la linotipo eble estas la organizo de la klavaro, sur kiu la literoj ordiĝas laŭ la uzfrekvenco de la komunuza angla. Tiel la du unuaj vertikalaj klavovicoj konsistis ĝenerale el la literoj ETAOIN SHRDLU, linio kiun oni trovis ofte presita, ĉar la erartajpintaj linotipistoj kompletigis la kompostatan linion glitante siajn fingrojn ĝis la malsupro de la klavovicoj por fini la linion kaj rekomenci la tajpadon: estis pli rapide nuligi linion kaj rekomenci la tajpadon ol repreni mane la eraran matricon; kaj kelkfoje la linio restis sen korekto kaj tiel presiĝis. La vortoj ETAOIN SHRDLU enriris eĉ la Oxford English Dictionary, kaj pluraj verkistoj uzis ĝin kiel pseŭdonimon.

Nuntempe redakti

 
Malnova linotipo kiel dekoracio sur rondoplaco en Fontanil-Cornillon (F)

Ekzistas nuntempe malmultaj linotipoj funkciigeblaj. Iuj estis akiritaj de privataj kolektantoj aŭ de muzeoj, kie oni povas vidi ilin en funkcio kaj ĉeesti demonstradojn.

En Francio, la Muzeo de la malnova Presejo (Musée de l'Imprimerie ancienne), en la kastelo La Groulais en Blain, administrata de la asocio Amagraph, posedas unu Linotype BB-10 en stato de perfekta funkciado.[2] En Saint-Léonard-de-Noblat, Le Moulin du Got,[3] muzeo dediĉita al paperfabrikado kaj presejoj, posedas same linotipon, la version Linotype Menta. Ĝi funkcias la tutan jaron por demonstradoj, sed same por produktado, fakto malofta nuntempe. La Muzeo de la Presejo en Liono posedas ankaŭ unu linotipon ankoraŭ funkciantan por ĉiusemajnaj demonstradoj. Sama situacio en la Muzeo de la Presejo en Nanto.[4] Ankaŭ en la Domo de la Metioj de la Libro (aŭ Muzeo de la Presejo), en Bordozo, administrata de la asocio Les Amis de l'Histoire et des Techniques de l'Imprimerie (AMHITEIM), troviĝas linotipo funkcianta por demonstradoj dum grupaj vizitoj (lernejoj kaj diversaj asocioj). La semajna ĵurnalo Le Démocrate de l'Aisne estas ankoraŭ la sola en Eŭropo kompostata sur linotipo.

En Belgio la Maison de l'Imprimerie (Domo de la Presejo) en Thuin posedas ankoraŭ funkciantan linotipon.[5]

En Svislando okazas regule demonstradoj en Typorama, muzeo pri plumba kompostado kaj tipografio en Bischofszell.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Paul Wirth. 100 Jahre: «Oh, a line of types!». St.Gallen: Das kleine Setzmaschinenmuseum, 1986.
  2. Site Amagraph
  3. Le Moulin du Got
  4. « Le Musée de l'Imprimerie de Nantes »
  5. Maison de l'Imprimerie
  6. Typorama

Bibliografio redakti

Filmografio redakti

  • (en) Kompostado per Linotype (1960): 1-a parto kaj 2-a parto.
  • (en) Linotype: The Film (2012)

Eksteraj ligiloj redakti