Lipót Ács [Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Lipót estis hungara pentristo, instruisto, muzeologo, ceramikisto. Lia origina familia nomo estis Auerbach [aŭerbaĥ] ĝis 1904.

Lipót Ács
Persona informo
Naskonomo Auerbach Lipót
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1868(nun 1868-08-06)
en Hungario Vizsoly (Hungario)
Morto la 11-an de julio 1945
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
ceramikisto
etnografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lipót Auerbach [1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1868 en Vizsoly, li mortis la 11-an de julio 1945 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Lipót Ács devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝvilaĝo, poste mezlernejon en Kassa, fine li akiris diplomon en Modela Desegna Lernejo en 1895. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Aggházy, János Greguss, Frigyes Schulek, Alajos Stróbl és Bertalan Székely, Károly Lotz. Jam dum la studentaj jaroj li instruis en Abaúj-Csány (1888), gimnazio en Budapeŝto, Sümeg (1895), gimnazio de Szekszárd (1896–1912). En Szekszárd en 1901 li konstruis fornon por ceramikaĵoj, tiutempe li helpis laboron de la loka muzeo. Li estis muzeologo de etnografia muzeo en Budapeŝto inter 1912–1921. Li pensiuliĝis en 1932.

Eb tiu longa periodo li ne forlasis la pentradon. Li studvojaĝis en Venecio (1894, 1899, 1903, 1908), Firenze (1894, 1903), Munkeno kaj Vieno (1895). Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

El liaj ekspozicioj

redakti
  • Milano (1906) (lia ceramikaĵo atingis oran medalon)
  • Pécs (1907) (lia ceramikaĵo atingis arĝentan medalon)
  • Londono (1908)
  • Miskolc (1911)
  • Budapeŝto (1914)
  • Helsinko (1922)

Elektitaj artikoloj

redakti
  • Sárközi hímzések (1905, 1998)
  • Népművészet és népiskola (1912)
  • Die Volkskunst im Dienste der Volks-Schule (1916)
  • Népművészeti gyűjtés (1928)
  • Mit tanulhat a magyar iparművészet a magyar népművészettől? (1934)

Fontoj

redakti