Vizsoly
Vizsoly (viĵoj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 18 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3873/21.2184
- Alto super marnivelo: 150 m
- Loĝantaro: 920
- Poŝtkodo: 3888
- Telefonprefikso: 46
Situo redakti
La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Szerencs-Hidasnémeti. Aere Encs troviĝas 12, Abaújszántó 15, Szerencs 30, Miskolc voje 55 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1215 en formo "Vislu". En 1590 tie oni presis hungaran eldonon de Biblio.
Vidindaĵoj redakti
- Kalvinana preĝejo (Vizsoly) el la mezepoko ĉirkaŭita kun ŝtonomuro
- romkatolika preĝejo de 1799
Famuloj redakti
En Vizsoly naskiĝis ceramikisto Lipót Ács.