Literatura Informilo (periodaĵo, 1924-1930)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Literatura Informilo, estas laŭbezona organo, en formo de revuo, anstataŭ librokatalogo kaj anonca broŝuro, aperinta en Lepsiko ĉe Ferdinand Hirt & Sohn de 1924 al 1930 [1][2][3]. Redaktita de Johannes Dietterle kaj Bernhard Kötz ĝi enhavis altvalorajn kontribuojn pri Esperanto kaj ties literaturo.

Literatura Informilo
Periodeco laŭbezone, pli malpli jare

Lando Germanujo
Urbo Lepsiko
Publikigisto Ferdinand Hirt & Sohn
Establodato 1924
Ĉesigita publikado 1930

vdr

Unua serio: printempo 1924-1930, 16-20 p. 24x17. La 7-a n-ro el nov. 1929 portas la titolon: "Esperanto-Literaturo". Dua serio: somero 1930, 20 p. 24x17.

Ties OCLC-numero estas: 901000638.

Referencoj

redakti

Eksteraj Ligiloj

redakti