Liudas ALSEIKA (naskiĝinta en la 25-a de aprilo 1887 en vilaĝo Kvietkeliai, distrikto Šiauliai, Litovio, mortis en la 19-a de majo 1960 en distrikto de Vladimir, Sovetunio), estas vojaĝisto, pedagogo kaj esperantisto.

Liudas Alseika
Persona informo
Naskiĝo la 25-an de aprilo 1887
en en vilaĝo Kvietkeliai, distrikto Šiauliai, Litovio
Morto la 19-an de majo 1960
en Vladimir, Sovietunio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo inĝeniero-geodeziisto
vdr

Ses klasojn de gimnazio finis en Šiauliai; en Ufa 1910 akiris la specialecon de inĝeniero-geodeziisto kaj laboris diversloke en Rusio kiel instruisto. Al esperanto li aliĝis 1911. En 1920 komenciĝis lia vojaĝo tra Azio kaj Eŭropo al Litovio, kiun li atingis en 1921. En la sama jaro Liudas Alseika edziĝis, en 1922 naskiĝis filino, kiu ricevis Esperantan nomon Milda-Mirinda; la dua filino nomiĝis Enigma-Rami. AL UK-oj en Nurenbergo kaj Parizo Alseika veturis kun edzino, al Helsinki, Stokholmo, Vieno - sola, al Londono - kun Mirinda.

La filinoj Esperanton ellernis en la unuaj klasoj de gimnazio; ankaŭ la edzino bone parolis kaj skribis esperante, tradukis el verkoj de Pelėda.

Esperanton Alseika lernis de sia amiko, konata rusa esperantisto Krasovskij kaj poste de alia rusa pioniro Zavjalov. estante en Japanio Alseika interkompreniĝis nur esperante.

Alseika fordonis ĉiujn siajn kapablojn por la disvastigo de Esperanto: estis kunfondinto de "Esperanto Triumfonta", dumviva abonanto de "Heroldo de Esperanto", fervora organizinto de E-kursoj, nelacigebla kursgvidinto, ĉefdelegito de UEA por Litovio dum periodo 1935-1937, kunlaboranto de loka kaj eksterlanda gazetaro, dum 1939-1940 delegito de IEL. De post 1956 li denove entuziasmis pri Esperanto; revivigis E-movadon en Klaipėda, organizis okpersonan biciklan grupon por veturi de Klaipėda ĝis Vladivostoko. Dum ripoztempo ili intencis propagandi Esperanton, konatiĝi kun lokaj esperantistoj. tamen en la ĉirkaŭaĵoj de u. gorki lin surveturis ŝarĝaŭto. Liudas Alseika estis enskribita en Honorlibron de Litovia komsomolo kiel iniciatoro de turismo kaj landkonemo en Litovio. Kaj vere: li travojaĝis, krom Aŭstralio, ĉiujn kontinentojn de la terglobo. Dum 1916-1918 kelkaj tempon loĝis en Japanio.

Fonto redakti

Antanas Mekys, Esperanto - pioniro en Litovio, Litova Stelo, n-ro 1, 1997, p. 13-14.