Lju Zongjŭan (pinyine: Liu Zongyuan) (773 - 28-an de novembro 819) estis ĉina verkisto kaj poeto, kiu vivis dum la Tang-Dinastio.  Lju naskiĝis en la nuntempa Jongĝi, Ŝanŝji.  Kune kun Han Ju, li estis fondinto de la Klasika Proza Movado.  Oni tradicie klasifikas lin inter la "Ok Elstaraj Prozaj Majstroj de la Tang kaj Song".

Lju Zongjŭan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 773 (0773-01-01)
en Ĉangan
Morto 1-an de januaro 819 (0819-01-01) (46-jaraĝa)
en Ljuĝou
Tombo Wannian vd
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Tang vd
Familio
Dinastio Liu clan of Hedong vd
Patro Liu Zhen vd
Edz(in)o Yang Shi vd
Infanoj Liu Nu • Liu Fobi • Liu Gao vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • kaligrafo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Frua Vivo redakti

Civil-Serva Kariero redakti

La civil-serva kariero de Lju Zongjŭan estis unue sukcesa, sed en 805, li malfavoriĝis de la imperia registaro pro sia asociiĝo kun malsukcesa reformisma movado.  Oni ekzilis lin, unue al Jongĝoŭ, Hunan, kaj poste al Ljuĝoŭ, Gŭangŝjio, kie li finfine fariĝis la urba guberniestro. Parko kaj templo en Ljuĝoŭ estas dediĉataj al lia memoro .[1]   Lia ekzilo permesis la prosperon de sia literatura kariero.  Li produktis poemojn, fabelojn, bone elpensitajn vojaĝ-rakontojn, kaj eseojn, kiuj kunigis elementojn de Konfuceismo, Taoismo, kaj Budhismo.

Morto redakti

Li mortis en 819.[2]

Verkoj redakti

 
Pejzaĝo de Ĝoŭ Ŭenĝing (Zhou Wenjing), kiu montras parton el poemo de Lju Zongjŭan, "Blanka Neĝo" en la supera dekstra angulo ("孤舟蓑笠翁,獨釣寒江雪")

La plej konataj verkoj de Lju pri vojaĝado estas la Ok Registroj de Ekskursoj en Jongĝoŭ (永州八游记). Proksimume 180 de liaj poemoj ankoraŭ ekzistas, el kiu kvin kolektiĝis en la antologio Tri Cent Tang-Dinastiaj Poemoj.  Kelkaj el liaj verkoj priparolas lian feliĉon pri la liberiĝo el la ofico, dum aliaj priploras la ekzilon.

Unu el liaj plej famaj poemoj estas "Jiangxue" (江雪), foje tradukita kiel "Vintra Neĝo" aŭ "Rivera Neĝo"; ĉi tiu poemo inspiris multajn verkojn de ĉina pentrado.

江雪
千山鳥飛絕
萬徑人蹤滅
孤舟蓑笠翁
獨釣寒江雪
Rivera neĝo

Mil montoj; neniu signo de birdo en flugo; dek mil vojoj, neniu signo de homa spuro. En sola boato, maljunulo, en pluv-ĉapelo kaj pajla pluvmantelo, Fiŝkaptas sole, en la malvarma vintra neĝo.

Lju Zongjŭan verkis Fei Guoyu-on (T: 非國語, S: 非国语, Argumento kontraŭ la oratoraĵoj de la diversaj ŝtatoj), kritiko de  Gŭoju (Guoyu).  Responde, Lju Ĝang (Liu Zhang (劉 章, circa 1095-1177)); Ĝjang Dŭanli (Jiang Duanli (T: 江端禮, S: 江端礼)); kaj Ju Pan (Yu Pan (虞 槃 fl. 1300), la malpli juna frato de Ju Ĝji (Yu Ji's (虞 集, 1272-1348)), verkis tekstojn kun la titolo Fei Fei Guoyu T: 非非國語, S: 非非国语; Argumento kontraŭ argumentoj kontraŭ la oratoraĵoj de diversaj ŝtatoj) kontraŭe al la eseo de Ljo Zongjŭan.[3]

Referencoj redakti

  1. Liuzhou Tourism. Arkivita el la originalo je 2014-09-11. Alirita September 11, 2014.
  2. Ueki et al, 1999, p. 113
  3. Nienhauser, William H. Jr. (University of Wisconsin-Madison). A Third Look at "Li Wa Zhuan". T'ang Studies (Print ISSN 0737-5034, Online ISSN 1759-7633), 2007(25), pp. 91–110. Cited p.: 91-92.

Verkoj citataj redakti

  • Chen, Jo-shui, Liu Tsung-yüan and Intellectual Change in T'ang China, 773-819, Cambridge: Cambridge University Press, 1992. (ISBN 0521419646).
  • Nienhauser Jr., William H.; Hartmann, Charles; Crawford, William Bruce; Walls, Jan W.; Neighbors, Lloyd, Liu Tsung-yüan, New York: Twayne Publishers Inc., 1973.
  • Ueki, Matsubara; UNO Naoto kaj MATSUBARA Akira. (1999) “Shijin to Shi no Shōgai (Ryū Sōgen)”, MATSUURA Tomohisa: Kanshi no Jiten (japane). Tokio: Taishūkan Shoten, p. 113–115. OCLC 41025662.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti