Lohmen (Saksio)

komunumo de Saksio en Germanio

Lohmen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, ĉe la nordokcidenta rando de Saksa Svislando, en la germana parto de Elba Grejsmontaro, je la dekstra flanko de rivero Elbo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3092 loĝantojn. Lohmen estas la administra centro de la komunumaro Lohmen/Stadt Wehlen de pluraj najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj.

Lohmen
Blazono
Lohmen (Saksio) (Germanio)
Lohmen (Saksio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Lohmen/Stadt Wehlen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03501, 035024
Poŝtkodo 01847
Aŭtomobila kodo PIR
Oficiala Municipokodo 14628240
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jörg Mildner
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Schloss Lohmen 1
01847 Lohmen
Demografio
Loĝantaro 3092 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 14° 0′ O (mapo)50.98802777777814.004711111111Koordinatoj: 50° 59′ N, 14° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 219 m
Areo 25,80 km²
Oficiala retejo https://www.lohmen-sachsen.de/
vdr

Historio redakti

En la jaro 1206 la vilaĝo estis unuan fojon menciita en dokumento. Famiĝis la bredado de merinoj. Fondita en 1543 ĝi poste fariĝis la pazo por la ŝafbredado en Prusio. La didomo de Lohmen estis konstruita en la jaroj 1786 ĝis 1788 laŭ la stilo de George Baehr. Onidire ĝi apartenas al la plej belaj vilaĝaj preĝejoj de Saksio.

Turismo redakti

Turismaj celoj en la proksima ĉirkaŭaĵo estas:

la valo Uttewalder Grund
Bastei
la valo Höllengrund
Amselgrund kun Amselsee
Großer Bärenstein
Kleiner Bärenstein
Pirna

Administra divido redakti

La centra komunumoparto same nomiĝas Lohmen. Krome al la komunuma teritorio apartenas la partoj Uttewalde, Daube, Doberzeit kaj Mühlsdorf.

Elstaruloj redakti

 
Vilaĝa preĝejo