Ĉarvaka

(Alidirektita el Lokajata)

Ĉarvaka, ĈarvakoCharvaka (sanskrite चार्वाक; IAST: Cārvāka), konata ankaŭ kiel Lokāyata, estas antikva skolo de hindia materiismo.[1] Ĉarvaka subtenas la kredon en rekta percepto, empiriismo, kaj kondiĉa inferenco kiel propraj fontoj de sciaro, defendas la superecon de filozofia skeptikismo kaj malakceptas ritismon, kaj supernaturismon.[2][3][4][5][6] Ĝi estis tre populara kredaro en Hindujo antaŭ la apero de la nunaj tradicioj de Ĝainismo kaj Budhismo.[7]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Brihaspati estas kutime referencata kiel la fondinto de Ĉarvaka aŭ Lokāyata filozofio. Dum la Hindua reformoperiodo de 600 a.n.e., kiam aperis Budhismo kaj Ĝainismo, tiu filozofio estis bone dokumentita kaj kontrastita de la novaj religioj.[8] Multo de la frua literaturo de Ĉarvaka, nome la Barhaspatjaj sutroj, perdiĝis ĉu pro perdo de populareco aŭ pro aliaj nekonataj tialoj.[9] Ties instruado estis kompilitaj el historiepoka duaranga literaturo kiel tiu trovita en la Ŝastroj, Sutroj kaj la Hindia eposa poezio same kiel en la dialogoj de Budho Gotamo kaj el la Ĝainisma literaturo.[9][10]

Unu el la plej amplekse studitaj principoj de la Ĉarvaka filozofio estas ties malakcepto de inferenco kiel rimedo por establi validan, universalan sciaron, kaj de metafizikajn verojn.[11][12] Alivorte, la Ĉarvaka epistemologio asertas, ke iam ajn oni inferencas veron el observado aŭ el veroj, oni devas agnoski dubon; nome inferencita sciaro estas subkondiĉa.[13]

Ĉarvaka estas kategoriigita kiel heterodoksa skolo de Hinda filozofio.[14][15] Ĝi estas konsiderata ekzemplo de ateismaj skoloj en la Hinduisma tradicio.[16][17][18][19] [20]

Referencoj redakti

  1. Seema Chishti (21a de aŭgusto 2018) Indian rationalism, Charvaka to Narendra Dabholkar.
  2. Tiwari 1998, p. 67.
  3. Perrett 1984, pp. 161-174.
  4. Bhattacharya 2011, pp. 21–32.
  5. Radhakrishnan & Moore 1957, pp. 187, 227–234.
  6. Flint 1899, p. 463.
  7. "Aside from nontheistic schools like the Samkhya, there have also been explicitly atheistic schools in the Hindu tradition. One virulently anti-supernatural system is/was the so-called Charvaka school."
  8. Quack 2011, p. 50:Noto 3
  9. 9,0 9,1 Radhakrishnan & Moore 1957, pp. 227–249.
  10. Bhattacharya 2011, pp. 21–44, 65–74.
  11. Acharya 1894, p. 5.
  12. Bhattacharya 2011, p. 58.
  13. Kamal 1998, pp. 13-16.
  14. Radhakrishnan & Moore 1957, pp. 1–3, Contents.
  15. Flood 1996, p. 224.
  16. "some of the ancient Hindu traditions like Charvaka have a rich tradition of materialism, in general, other schools..."
  17. Raman 2012, pp. 549–574.
  18. "Of the three heterodox systems, the remaining one, the Cārvāka system, is a Hindu system."
  19. Cooke 2006, p. 84.
  20. Por ĝenerala analizo de Ĉarvaka kaj de aliaj ateismaj tradicioj ene de la Hindua filozofio, vidu Frazier 2013, p. 367

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "FOOTNOTERaman2012549–574" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "FOOTNOTEThomas2014164-165" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "FOOTNOTETiwari1998" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Literaturo redakti