Lončarovci, hungare Gerőház(a) estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice. La hungara historia loknomo estis Gerencseróc, kiu forĵetiĝis pro la hungariga politiko.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Lončarovci troviĝas

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Lončarovci situas sur deklivoj, fine de sakovojo.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1366 en formo "Gerencher". La komunumo estis fama pri argilistoj, potistoj. Dum la hungara regado oni nombris en Gerőháza 50 domojn kaj 258 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiu baldaŭe iĝis Jugoslavio. Inter 1941-1945 Gerőháza denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio. En 1956 kaj en 1973 vilaĝaj festegoj okazis.

Famuloj redakti

En la iama Gerencseróc naskiĝis slovena-hungara kantoro István Ballér.

Fontoj redakti

  • hungara kaj slovena Vikipedioj
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.geopedia.si