Schönholzerswilen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Looche)

Schönholzerswilen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Münchwilen) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 751 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Schönholzerswilen
Blazono de
Blazono de
Vilaĝocentro de Schönholzerswilen
Vilaĝocentro de Schönholzerswilen
Vilaĝocentro de Schönholzerswilen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.13333 °O / 47.51667; 9.13333 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.13333 °O / 47.51667; 9.13333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 751
Areo 10,9 km²
Alteco 555 m super marnivelo
Poŝtkodo 8577
Komunumkodo 4756
Mapo de Schönholzerswilen
Mapo de Schönholzerswilen
Mapo de Schönzlzerswilen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Schönholzerswilen situas ĉe la norda deklivo de la monteto Nollen super la Turvalo kaj ofertas belan panoramon al la Seerücken en nordo kaj al Säntis en oriento. Sude de la vilaĝo fontas la rivero Furtbach, kiu fluas nordokcidenten por alflui la riveron Turo en Bussnang. La komunumo konsistas el la vilaĝeoj Schönholzerswilen kaj Toos kaj multnombraj vilaĝetoj Befang, Hagenwil, Hasle, Heiligkreuz, Leutenegg, Looche, Metzgersbuwil, Nollenberg, Ritzisbuwil, Waablingen kaj Widehueb, kaj tuta nombro de izolitaj bienoj kaj domgrupoj. Schönholzwilen situas en la centro de la kvarangulo Bischofszell, Wil, Frauenfeld kaj Weinfelden.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,94 km², de kiuj 23,2% estas kovritaj de arbaro, 51,4% servas por agrikulturo kaj 22,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

Schönholzerswilen limas en okcidento al Braunau, en sudo al Wuppenau en oriento al Kradolf-Schönenberg, en nordo al Bussnang, kaj en nordokcidento al Bürglen.

Trafiko redakti

Schönholzerswilen facile atingeblas per poŝtaŭto, publika taksio kaj noktobuso ek de Wil SG kaj Weinfelden.

Ekonomiaj kaj statistikaj faktoj redakti

De la 751 loĝantoj 2,6% estas eksterlandanoj (kio estas kompare kun averaĝa svisa proporcio de pli al 20% tre malalta cifero). Ekzistas en la komunumo porksimume 30 sendependaj neagrikulturaj entreprenoj kaj 55 sendependaj kamparanentreprenoj. 35 personoj laboras en Schönholzerswilen, kiuj ne loĝas en la komunumo, dum 215 loĝantoj de la komunumo laboras aliloke, precipe en la proksimaj urboj Wil kaj Weinfelden. La elcentaĵoj de senlaboruloj estas 0,5%. [3]

Lernejoj redakti

Schönholzerswilen disponas pri propraj infanĝardeno, bazlernejo kaj sekundarlernejo. La politika komunumo Schönholzerswilen formas kune kun siaj najbaraj komunumoj la Popollernejkomunumon Nollen (germane Volksschulgemeinde Nollen) .

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schönholzerswilen datiĝas supozeble el la jaro 857 kiel Wichrammeswilare. La hodiaŭa politika komunumo Schönholzerswilen estiĝis la 1-an de januaro 1964 per la kunigo de la ĝis tiam sendependaj lokkomunumoj Schönholzerswilen kaj Toos.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti