Arĝenta fazano

(Alidirektita el Lophura nycthemera)

La Arĝenta fazano, Lophura nycthemera el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj troveblas ĉefe en arbaroj, ĉefe de montoj, de kontinenta Sudorienta Azio, precize en multaj provincoj de orienta kaj suda Ĉinio, en orienta Birmo, norda kaj centra Tajlando kaj la Hindoĉina Duoninsulo. Estas enmetitaj populacioj de Havajo kaj en kelkaj lokoj de kontinenta Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝenta fazano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura Lophura
Specio: Arĝenta fazano Lophura nycthemera
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La masklo estas nigrablanka, dum la ino estas ĉefe bruna. Ambaŭ seksoj havas nudan ruĝan vizsĝon kaj ruĝajn krurojn (kio separas ĝin el la grizeckrura Kalifazano).[1] Ĝi estas komuna en Birdobredado, kaj ĝenerale restas komuna en naturo, sed kelkaj el la subspecioj (ĉefe whiteheadi el Hajnano, engelbachi el suda Laoso, kaj annamensis el suda Vjetnamio) estas raraj kaj minacataj.[1]

Taksonomio redakti

Kiel aliaj fazanoj, la Arĝenta fazano estis lokigita en la genron Phasianus kiam ĝi estis priskribita de Linnaeus en 1758. Ekde tiam ĝi – aŭ almenaŭ kelkaj el la subspecioj asociaj kun ĝi – estis lokigita ĉu en Euplocamus[2]Gennceus.[3] Nune la ĉefaj fakuloj lokigas la Arĝentan fazanon en Lophura.[1][4][5]

La Arĝenta fazano estas proksime rilata al la Kalifazano kaj oni scias ke ambaŭ specioj inter si hibridiĝas.[6] La situo de la taksonoj lineata kaj crawfurdi okazigis polemikon, ĉar kelkaj fakuloj traktis ilin kiel subspeciojn de la Kalifazano[7] kaj aliaj kiel subspeciojn de la Arĝenta fazano.[8] Ili havas grizecajn krurojn kiel ĉe la Kalifazano, sed ties plumaro estas pli proksima al tiu de kelkaj subspecioj de la Arĝenta fazano. Aldone, kiel ĉe la Arĝenta fazano, lineata kaj crawfurdi troviĝas oriente de la rivero Iravadio, grava zoogeografia barilo, dum ĉiuj aliaj subspecioj de la Kalifazano troviĝas okcidente de tiu rivero (oatesi, subspecio de la Kalifazano, estis foje konstatita oriente de tiu rivero,[7] sed tio malĝustas[9]). Baze sur analizoj de DNA, oni ĵus konfirmis, ke lineata kaj crawfurdi estu konsiderataj kiel subspecioj de la Kalifazano.[10]

Kun tiuj du kiel subspecioj de la Kalifazano, la Arĝenta fazano havus 15 subspeciojn.[4][5] Tamen, dum kelkaj subspecioj estas relative distingaj, kelkaj aliaj (almenaŭ rufipes, occidentalis, ripponi, jonesi, beaulieui, nycthemera kaj fokiensis) estas ŝajne parto de klino,[1] kiu, se konfirmata, rezultus ke ili estus sinonimoj de la nomiga subspecio. Kelkaj aliaj taksonoj, ekzemple andersoni, estas nun konsiderataj nevalidaj fare de ĉefaj fakuloj.[1][4][5]

Iam konsiderata tre rara specio, la Imperia fazano estas fakte natura hibrido inter la Arĝenta fazano kaj la Vjetnama fazano.[11]

Aspekto redakti

 
Arĝenta fazano montranta fajnan striecon super blankega ĝenerala plumaro

Tiu estas specio kun tre evidenta kaj klara kazo de seksa duformismo.

La virbirdo estas blanka kun multe da nigraj fajnegaj strioj sur la supra korpo ĉefe ĉe flugiloj kaj vosto. Sur ĝia kapo estas blunigra plumtufo kaj estas ankaŭ similkolora strizono el gorĝo al subaj partoj. Ĝia longa vosto estas plejparte blanka. La birdino estas olivecbruna tutkorpe kun nigraj plumoj sur la nuko.

Pli precize temas pri relative granda fazano, kies maskloj ĉe la plej grandaj subspecioj havas totalan longon de 120 al 125 cm, inklude voston de ĝis 75 cm, dum maskloj de la plej malgrandaj subspecioj rare atingas 70 cm de totala longo, inklude voston de ĉirkaŭ 30 cm.[1] Inoj de ĉiuj subspecioj estas signife pli malgrandaj ol siaj respektivaj maskloj, kun la plej grandaj atingante nur ĉirkaŭ 70 cm de totala longo.[1]

 
Lophura nycthemera - Ovo

Maskloj de la nordaj subspecioj, kiuj estas la plej grandaj, havas blankajn suprajn partojn kaj voston (plej parto de plumoj kun iome da fajnaj nigraj markoj), dum ties subaj partoj kaj kresto estas brile bluecnigraj. La maskloj de la sudaj subspecioj havas pli grizajn suprajn partojn kaj voston kun etendaj nigraj markoj, kio faras ilin aspekti pli malhelaj ol la nordaj subspecioj.[1] La plenkreska maskla plumaro estas atingita en la dua jaro.[1] La kruroj estas ruĝaj kaj estas ruĝaj ankaŭ tre markataj bridoj superfruntaj kaj pendantaj krom la ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo vizaĝa. Tiuj ruĝaj bridoj ludas gravan ralon en epoko de pariĝado por la reprodukta sezono.

Inoj estas pli brunaj kaj mallongvostaj ol la msakloj. Inoj de kelkaj subspecioj havas blankecajn sunajn partojn tre markataj je nigro, kaj ĉe whiteheadi tio etendas al la supra parto.[1] Nematuruloj estas brunecaj kiel inoj kaj montras nigrecajn makulojn en brusto.

Kutimaro redakti

La arĝentaj fazanoj vivas sur arboriĉaj montoj. Ili ŝatas aktivadi precipe en densaj bambuaroj malpli ol 1,500 metrojn super la marnivelo. Ili agas matene kaj ĉe vespera krepusko. Ili, puremaj, ofte sin banas per sablo. Irante ili rigardas jen dekstren jen maldekstren. Rimarkinte malamikojn; ili tuj fuĝas for. Dum forkurado, hirtiĝas ilia plumtufa kresto, kiu en vento tre similas al flirtanta kaptuko, kaj stariĝas la vostplumoj. Ili ĝenerale kuras al montosupro kaj tie etendas siajn flugilojn por flugi. Mallertaj en flugado, ili flugas nur eventuale. Kiam ili serĉas manĝaĵojn, Ili ĉiam krias krude. Ili manĝas ĉefe larvojn de insektoj, berojn, semojn, junajn foliojn, muskon k.a. Satmanĝinte, ili ripozas sur densaj malaltaj arboj, tie ili ankaŭ pasigas nokton.

Aprile ili komencas fekundiĝi, tiam la virbirdoj estas tre batalemaj. La arĝentaj fazanoj konstruas neston en malalta loko de arbustaroj. En la nesto la birdino demetas 4-6 ovojn brunajn kun blankaj makuletoj, el kiuj ĉiu kun pezo de malpli ol 50 gramoj. La kovado estas plenumata de la birdino. Post 23-25taga kovado eloviĝas la birdidoj, ĉiu kun pezo de ĉ. 32 gramoj, kiuj maturiĝas sekse post 2 jaroj.

La Arĝenta fazano kaj la homo redakti

La karno kaj plumoj de la arĝenta fazano estas uzataj de ĉinoj jam de antikve. En feŭdaj dinastioj oni alkroĉis ĝiajn longajn malmolajn plumojn al la brusto por signi la rangon. La birdo estis transportita en Eŭropon en la 18-a jarcento.

En sia indiĝena areo tiu orientalisa specio ricevis honoron aperi en poŝtmarkoj de Ĉinio, Laoso, Tajlando kaj Vjetnamio [12].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 McGowan, P. J. K. (1994). Silver Pheasant (Lophura nycthemera). pp. 533 in: del Hoyo, J, A. Elliott, & J. Sargatal (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edictions. ISBN 84-87334-15-6
  2. Hume, A. O., & C. H. T. Marshall (1879-1881). Game Birds of India, Burmah and Ceylon.
  3. Finn, F. (1915). Indian Sporting Birds.
  4. 4,0 4,1 4,2 Clements, J. F. (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World. 6a eldono. Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8695-1
  5. 5,0 5,1 5,2 Dickinson, E. C. Eds. (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. 3a eldono. Christopher Helm. ISBN 0-7136-6536-X
  6. MacKinnon, J., & K. Phillipps (2000). A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press. ISBN 0-19-854940-5
  7. 7,0 7,1 McGowan, P. J. K. (1994). Kalij Pheasant (Lophura leucomelanos). pp. 533 in: del Hoyo, J, A. Elliott, & J. Sargatal (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edictions. ISBN 84-87334-15-6
  8. McGowan, P. J. K., A. L. Panchen (1994). Plumage variation and geographical distribution in the Kalij and Silver Pheasants. Bulletin of the British Ornithologists' Club. 114: 113-123.
  9. Robson, C. (2000). A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland Publishers. ISBN 1-85368-313-2
  10. Moulin, S., E. Randi, C. Tabarroni, & A. Hennache (2003). Mitochondrial DNA diversification among the subspecies of the Silver and Kalij Pheasants, Lophura nycthemera and L. leucomelanos, Phasianidae. Ibis 145: E1-E11
  11. Hennache, A., P. Rasmussen, V. Lucchini, S. Rimondi, & E. Randi (2003). Hybrid origin of the imperial pheasant Lophura imperialis (Delacour and Jabouille, 1924) demonstrated by morphology, hybrid experiments, and DNA analyses. Biological Journal of the Linnean Society 80(4): 573-600.
  12. kun teritoria mapo