Los jueves, milagro

hispana filmo

Los jueves, milagro (Ĵaŭde, miraklo) estas hispana komedia filmo de 1957 kaj la kvina longa filmo de Luis García Berlanga. Ĝi estis filmita en Alhama de Aragón (Provinco Zaragozo, regiono Aragono): En la agado la gravuloj de loko nomita Fuentecilla (Fonteto) inventis miraklo, sekvante la ekzemplon de Fátima kaj Lourdes, por reaktivigi la vizitojn al sia banloko. Fakte Alhama de Aragón estas reala urbo kiu ekhavis prosperon pro termaj banlokoj kaj poste perdis ĝin pro ioma dekadenco.

Los jueves, milagro
filmo
Originala titolo Los jueves, milagro
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1957
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Francesc Sempere i Masià
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Scenaro Enrique Alarcón • Sandro Continenza
Muziko de Franco Ferrara
Rolantoj Richard Basehart • Pepe Isbert • Paolo Stoppa • Alberto Romea • Manuel Alexandre • José Luis López Vázquez • Luigi Tosi • Luis Varela • Félix Fernández • Julia Delgado Caro • Pedro Beltrán
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la epoko de la frankisma diktaturo la satira spirito de Berlanga deiras el la koncepto de la koncepto de vilaĝaj "fuerzas vivas" (vivaj fortoj: urbestro, instruisto, kuracisto, terposedanto kaj tiuokaze ankaŭ la posedanto de la banloko) kiuj komplotas por ŝajnigi miraklan aperon de Sankta Dimas. En la unua ĵaŭdo pere de piroteknikaĵoj, ili sukcesas konvinki nur la "lokan stultulon" (alia koncepto de la tiama socio); sed la duan ĵaŭdon ankaŭ pia lokanino eniras en la trompon. Tamen la trian ĵaŭdon ĉio fuŝas kaj la lokanoj seniluziiĝas.

Tiukadre aperas mistera rolulo, kiu klopodas helpi la "miraklistojn". Ĉio ŝanĝiĝas: oni ŝajnigas, ke ŝajniĝintaj "malsanuloj" resaniĝis; poste ankaŭ veraj malsanuloj resaniĝas kaj granda tajdo de entuziasmo rezultas en enorma mendo de akvo el la banloko. La "miraklistoj" timas pri la nekontrolebla entuziasmo kaj decidas konfesi la veron, sed neniu atentas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj redakti

Inter gravaj aktoroj de la filmo kiuj poste rolulos ankaŭ en aliaj gravaj hispanaj filmoj, menciendas José Isbert kaj José Luis López Vázquez.