Lothar Quinkenstein

Lothar QUINKENSTEIN [LO:tar KVINknŝtajn] (naskiĝis la 11-an de septembro 1967 en Bayreuth) estas germana filologo, verkisto, kaj tradukisto el la pola al la germana.

Lothar Quinkenstein
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1967 (1967-09-11) (56-jaraĝa)
en Bayreuth
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo, Universitato Adam Mickiewicz, Eŭropa Universitato Viadrina
Profesio
Okupo verkisto • literatursciencisto • poeto • tradukisto • man of letters vd
Laborkampo literaturscienco • literary activity • poezio • literary translation • translations from Polish • translation from Polish vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lothar Quinkenstein pasigis infanaĝon kaj junecon en Sarlando. Post diplomiĝo de la gimnazio de Illingen, li studis la germanan kaj etnologion en la universitato de Frajburgo, en 1993 li laboris kiel germana instruisto en Sankt-Peterburgo, kaj en 1994 li ekoficis kiel germana instruisto en liceo en Mielec, sudorienta Pollando. Doktoriĝinte en la universitato Adam Mickiewicz en Poznano sub Stefan Kaszyński, li ekoficis tie en 1999 ĉe la Instituto por Germana Filologio. Ekde 2012 li instruas kadre de "interkulturaj germanaj studoj", kiu estis kreita kiel komuna studkurso en la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro kaj la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Quinkenstein verkas poezion kaj prozon, literaturajn artikolojn, librorecenzojn kaj studojn. Literature li debutis en 1998 per la novelaro Nervenharfe ("harpo de nervoj"). Lothar Quinkenstein loĝis en Pollando de 1994 ĝis 2011, kaj loĝas en Berlino ekde 2011.

En siaj tekstoj, Quinkenstein traktas ĉefe german-polajn temojn, perspektivojn de la percepto de Pollando kaj Mezeŭropo, pri la okcident-orientaj malsimetrioj de memoro rilate al la "plej delikata parto de la Okcidento" (Milan Kundera) kaj pri demandoj pri memoro en germana-pola-juda kunteksto.

Kontribuoj redakti