Lubnice (germane Hafnerluden) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo situanta proksimume 10 km de Jemnice tra suda direkto proksime de limpasejo en Aŭstrion kaj sur limo de tri regionoj – Sudmoravia, Sudbohemia kaj Vysočina. Vivas ĉi tie 59 loĝantoj (2023).

Lubnice
germane Hafnerluden
municipo
Vilaĝplaco kun preĝejo
Oficiala nomo: Lubnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Vranov nad Dyjí
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Situo Lubnice
 - alteco 405 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 22″ N 15° 36′ 50″ O / 48.93944 °N, 15.61389 °O / 48.93944; 15.61389 (mapo)
Katastro 7,6 km² (760 ha) Lubnice
Loĝantaro 59 (2023)
Denseco 7,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1331
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 07
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594385
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lubnice
Retpaĝo: www.obec-lubnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Uherčice, Korolupy, Dešná, Bačkovice, Kostníky kaj Police.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1331.

Tria regno kaj forŝovo redakti

Municipo Lubnice estis alligita en la jaroj 19381945 al Tria regno kaj komune kun municipoj Vratěnín, Uherčice, Mešovice kaj Korolupy ĝi apartenis sub Regna govio Malsupra Danubio kun politika centro en urbo Horn.

Post proklamo de finigo de la milito alveturis en la municipon la 9-an de junio 1945 partizanoj. Unue ili trairadis unuopajn domojn kaj serĉis eksajn naziistojn aŭ soldatojn de wehrmacht. Lubnican radfariston Franz Hesse ĉeĥaj ĝendarmoj alhaŭlis el Drosendorf kaj en Vratěnín mortbatis.[1] Al la germana loĝantaro estis ordonite, por ke ili dum duonhoro amasiĝu antaŭ la prexejo kun valizo ĝis 30 kg. Sekve estis komune kun civitanoj el Korolupy, Mešovice, Uherčice kaj Vratěnín tra limpasejo en Vratěnín forpelitaj en sovetan okupacian zonon de Aŭstrio. Temis precipe pri virinoj kaj infanoj kaj maljunaj loĝantoj, kiuj estis elŝiritaj el ilia familia, labora kaj socia vivo kaj tute materiale ŝtelitaj. La forpelita loĝantaro estis ellandigita el 90 % en Okcidentan GermanionBaden-Virtembergon, malpli granda parto en Orientan Germanion, 10 familioj restis en Aŭstrio.[2] Grafo Haas, posedanto de grandbieno Bítov, pafmortigis sin, la eksproprietigo de la posedaĵo ne okazis. La ŝtato spite al tio transprenis burgon Bítov en nacian administradon kaj en la jaro 1949 ĝi alirebligis ĝin al publiko.[3][4]

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Georgo
  • Paroĥo ĉe rivereto Želetavka sur loko de devena burgejo el la jaro 1372
  • Kapeleto ĉe vojo en suda flanko de la municipo

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Franzel Emil: Die Vertreibung: Sudetenland, 1945/1946, eldonita 1967, s. 140: "...in Hafnerluden den Wagner Franz Heß. Er wurde aus Drosendorf von tschechischen Gendarmen zurückgeholt und in Fratting erschlagen."
  2. Germane parolanta loĝantaro en Ĉeĥoslovakio post la jaro 1945: Stav bádání – Prameny – Metody – Perspektivy. K vydání připravili Adrian von Arburg, Tomáš Dvořák a David Kovařík. Brno 2010, 536 s. (kolektivní monografie 18 autorů). (ISBN 978-80-86488-70-7)
  3. Ĉeĥoj kaj germanoj ĝis la jaro 1945. Úvod k edici. Středokluky 2010. Díl I. z řady: ARBURG, Adrian von – STANĚK, Tomáš (ed.): Vysídlení Němců a proměny českého pohraničí 1945–1951: Dokumenty z českých archivů, 376 s. (ISBN 978-80-86057-66-8)
  4. Tradukita: Ein junger ehemaliger Wehrmachtssoldat wurde aus dem österreichischen Grenzdorf Drosendorf von militanten Tschechen entführt. Er starb später an den Folgen der Misshandlungen. Hafnerluden Arkivigite je 2013-11-05 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti