Lucie, postrach ulice

Lucie, postrach ulice (esperante Lucie, hororo de la strato) estas porinfana ĉeĥoslovaka televidserio el la jaro 1980; tiam oni ĝin spektigis en okcidenta Germanio. En Ĉeĥoslovakio ĝi unuan fojon estis videbla 1984, kiel filmo.

Lucie, postrach ulice
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Ĝenro porinfana televida serio, comedic television series, familia televida serio, fantasta televida serio, komedia filmo, porfamilia filmo, fantasta filmo
Kameraado Josef Vaniš
Reĝisoro(j) Jindřich Polák
Scenaro Ota Hofman
Rolantoj Žaneta Tomášková • Daniela Kolářová • Jaromír Hanzlík • Hana Maciuchová • Jiří Pleskot • Mahulena Bočanová • Pavel Zedníček • Luba Skořepová • Dagmar Patrasová • Veronika Freimanová • Jaroslav Tomsa • Otto Šimánek • Raoul Schránil • Petr Nárožný • Jiří Datel Novotný • Jiří Lír • Jiří Lábus • Václav Lohniský • Jiří Krampol • Václav Kotva • Luděk Kopřiva • Eugen Jegorov • Jiří Hrzán • Vladimír Hrabánek • František Filipovský • Karel Effa • Zdeněk Dítě • Karel Augusta • Vlastimil Bedrna • Bořík Procházka • Michael Hofbauer • Petr Jákl, Sr. • Jiřina Bohdalová • Alf Marholm • Jan Kuželka • Ladislav Křiváček • Karel Hábl • Lukáš Bech • Michael Brennicke • Klaus Höhne • Matthias von Stegmann • Josef Šebek • Jan Kreidl
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La serio filmiĝis en Munkeno kaj bone sukcesis, speciale en Germanio ĝi estas ege ŝatata[mankas fonto].

Ĝi konsistas el ses partoj, kiujn scenaris Jindřich Polák kaj Ota Hofman. La agojn de la aktoroj kompletigas du animaciaj kneditaj skulptaĵoj el modlopasto, nomataj "Frederiko kaj Frederiko".

Rakonto kaj personojRedakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lerneja komencantino Luci Kraŭze (rolo Luzie Krause; aktorino: Žaneta Fuchsová, posta nomo Žaneta Tomášková) havas la lastajn tagojn ĝis komenco de lernejado kaj sentas enuon. Ŝi deziras aniĝi en la kliko de Osvald Riĥter (rolo Oswald Richter, aktoro: Michael Hofbauer), sed tio nur realigeblas per elteno de diversaj kuraĝo-testoj. Unu el tiuj testoj estas ŝteli ion en grandmagazeno. Ŝi ŝtelas pakaĵon da knedaĵo. Tiu knedaĵo estas magia, estas du vivantaj kneditaj skulptaĵoj, Frederiko kaj Frederiko (»Friedrich & Friedrich«, laŭ la nomo de la fabriko): unu granda kaj oranĝkolora, la alia malgranda kaj verda. Ili kapablas ŝanĝi sian formon, imiti baldaŭ tion baldaŭ ion alian, sed kion ili plej bone kapablas estas krei kaoson.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligilojRedakti