Ludwig WENIGER (naskiĝinta la 8-an de marto 1841 en Środa Śląska, mortinta la 5-an de marto 1926 en Vajmaro) estis germana pedagogo, klasika filologo kaj arĥeologo.

Ludwig Weniger
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1841 (1841-03-08)
en Środa Śląska
Morto 5-an de marto 1926 (1926-03-05) (84-jaraĝa)
Lingvoj germana
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • klasika filologo • arkeologo
vdr

Vivo redakti

Ludwig Weniger frekventis ekde 1850 la gimnazion Paedagogeum ĉe la Mario-konvento magdeburga de kie li iris en 1857 ĉe la berlinan lernejon Friedrichswerdersches Gymnasium. La saman jaron, kiam li pasigis la abiturientan ekzamenon, ekis ankaŭ studoj liaj pri klasika filologio kaj arĥeologio ĉe la Frederiko-Vilhelmo-universitato. Tie li disĉiplis i.a. ĉe la filologoj August Boeckh kaj Moriz Haupt, ĉe la filozofo Friedrich Adolf Trendelenburg, ĉe la freŝbakista profesoro kaj historiisto Theodor Mommsen, kaj antaŭ ĉio ĉe la arĥeologo Eduard Gerhard, kiu fondis en Romo Istituto di Corrispondenza Archeologica, la antaŭulan societon de Germana Arĥeologia Instituto. Al li Weniger ankaŭ dediĉis disertaĵon sian. En la jaro 1863, dum brulis la t.n. Bonna interfilologa kverelo, Weniger iris ĉe la Bonnan universitaton. Tie li aŭskultis prelegojn de la du kontraŭuloj Otto Jahn kaj Friedrich Ritschl, kiuj sukcese separigis la filologian seminarion en du malamikajn sekciojn. Ŝajne anis Weniger en la porritschel-a partio.

En Bonn li doktoriĝis en 1865 per defendo de laboraĵo pri Delfo kaj pasigis la ŝtatan ekzamenon por gimnaziinstruadrajteco. En 1863 li ekdeĵoris ĉe la privata Kortegan-lernejo en Bonn kaj iris en 1866 Vroclavon ĉe la Elizabeto-gimnazion. Kiel lernejestro li troviĝis ekde 1875 en Eisenach en la malhumanisma gimnazio (la nuna Marteno-Lutero-gimnazio); jam du jarojn antaŭe li tiuloke ekinstruistis. En 1881 li vokitis Vajmaron ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion kiun li estris ĝis la 1908-a jaro.

Graveco redakti

Esploroj liaj koncentriĝas sur la interpretado de la helena mitologio kaj la religio kaj kultoj de la helenoj. La deduktojn li publikigis ne nur en diversaj jarlibroj lernejaj: oni ilin ankaŭ raportis ĉe Ausführliches Lexikon der griechischen und römischen Mythologie (de Wilhelm Heinrich Roscher); por tiu ĉi altvalora manlibro Weniger longe kontribuadis.

Verkoj redakti

  • Quaestionum Delphicarum specimen. Bonn 1865.
  • Die religiöse Seite der großen Pythien. Ein Beitrag zur delphischen Heortologie. Vroclavo 1870.
  • Das alexandrinische Museum. Eine Skizze aus dem gelehrten Leben des Alterthums. Lüderitz, Berlin 1875.
  • Das Collegium der Thyiaden in Delphi. Eisenach 1876.
  • Das Kollegium der sechzehn Frauen und der Dionysosdienst in Elis. Eisenach 1883.
  • Der Gottesdienst in Olympia. Habel, Berlin 1884.
  • Der heilige Ölbaum in Olympia. Weimar 1895.
  • Altgriechischer Baumkultus. Dieterich, Leipzig 1919.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti