Luterana preĝejo (Gyömrő)
Luterana preĝejo en Gyömrő
La Luterana preĝejo estas simpla religia konstruaĵo en urbo Gyömrő (Hungario).
Luterana preĝejo de Gyömrő | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gyömrő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest (departemento) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1950 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Depost eklezia leĝo en 1781 en Gyömrő la luteranoj aliĝis al paroĥo en Péteri. Ĝis 1910 ili havis diservojn en Péteri, poste en Mende, fine en la loka lernejo. Post la 2-a mondmilito oni komencis konstrui lokan kirkon, dum en 1948 la luterana grupo memstariĝis. Ekde 1950 la kirko estis loko de luteranaj diservoj. En 2011 la grupo aliĝis al Maglód kiel filio.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre la tre malalta turo altiĝas. La plena kirko estas simpla. Interne anstataŭ benkoj nur seĝoj estas la sidlokoj.