Péteri
Péteri (pEteri) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Monor. Péter signifas: Petro.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Péteri situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter urboj Gyömrő, Üllő kaj Monor. La ĉefurbo troviĝas je 28 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio devenas el 1258. En la turka erao la komunumo senhomiĝis. En 1742 slovakoj refondis ĝin.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas luterana preĝejo de 1830, nobeldomo de Földváry-Boér (interne kulturdomo kaj biblioteko) kaj fiŝkaptista lago.