Luterana preĝejo (Gyönk)

Luterana preĝejo en Gyönk

La luterana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Gyönk (Hungario). Ĝi estas la plej granda luterana kirko en Suda Transdanubio.

Luterana preĝejo de
Gyönk
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyönk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Reppmann
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post dominado de turkoj en tiu komunumo vivis hungaroj kaj germanoj. Ili havis apartajn paroĥojn kaj preĝdomojn ekde 1723. Tiutempe la protestantoj en Gyönk havis bienulan defendon. En tiu ĉi loko estis la hungara preĝdomo estis konstruita inter 1781-1784, sed la turo nur en 1833. Pli poste statikaj problemoj anonciĝis, tial pli nova, nun videbla kirko estis konstruita en 1896. En la sekva jaro estis farita la impona kuntirita predikejo-altaro, same ankaŭ la orgeno. Renovigaj laboroj okazis en 1993.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La supra parto de la turo tamen estas oklatera. La enirejo troviĝas tra la turo. La navo estas apogita per kolonoj. Interne estas 3 galerioj seninterrompe. La altara bildo prezentas Jesuon en Getsemano.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti