Luterana preĝejo (Kondoros)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Kondoros, en la urbocentro.

Luterana preĝejo de
Kondoros
Luterana preĝejo de Kondoros
Luterana preĝejo de Kondoros
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kondoros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko, novbaroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1500 homoj
Alto 50 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1877 alvenis la unua luterana pastro en Kondoros. La luteranoj komence konstruis preĝdomon en 1887. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1904. En 1950 kaj 1968 oni renovigis la preĝejon. En 1975 ŝtormo parte detruis la preĝejon, precipe la turon. La rekonstruo finiĝis post 3 jaroj. En 1977 la orgeno estis renovigita por profiti ĝin ankaŭ dum koncertoj. En 2004 okazis la lasta renovigo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ la strato. En mezo de la fasado la alta kaj svelta turo kun fenestrorozo altiĝas. En la supro rondbalkono ertendiĝas. Interne 3 navoj troviĝas, laŭ la flankonavoj oni konstruis galeriojn. La plej menciinda vidindaĵo estas la ĉefaltaro, kiun germano skulptis el unusola tilioligno kaj ĝi prezentas la Lastan Vespermanĝon.

Fontoj redakti