Mátyás Esterházy

Grafo Mátyás ESTERHÁZY [mAtjAŝ esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Mátyás (naskiĝis la 25-an de marto 1919 en Budapeŝto, mortis la 5-an de majo 1998 en Kismaros [1]) estis hungara ido de magnatoj, juristo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis galántai kaj fraknói. Lia patro estis grafo Móric Esterházy, ĉefministro de Hungario en 1917, liaj filoj estis Péter Esterházy kaj Márton Esterházy.

Mátyás Esterházy
Persona informo
Naskonomo Esterházy Mátyás
Naskiĝo la  25-an de marto 1919(nun 1919-03-25)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto la 5-an de majo 1998
en Kismaros,  Hungario
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Móric Esterházy
Patrino Countess Margaret Karolyi
Edz(in)o Magdolna Iren Manyoki
Infanoj Péter Esterházy • Count Gyorgy Esterhazy • Count Mihaly Esterhazy • Márton Esterházy
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Biografio redakti

Mátyás Esterházy doktoriĝis el juro kaj ŝtatoscienco. En 1948 li edziĝis, baldaŭ li havis 4 filojn. En 1951 li estis deportita al Hort, ĉar li ne apartenis al la laborista klaso (plej ofte agrikultura trudlaboro okazis en la deportejoj). En 1957 li liberiĝis, sed samtempe li iĝis sekreta informisto pri la eblaj kontraŭsocialismaj agoj, tial li povis vivi plu sen molestoj. Li kuŝas en la familia kripto en Ganna.

Post morto de Mátyás lia filo Péter Esterházy prilaboris la informistan vivon en 2 romanoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

Fontoj redakti