Hort
Hort estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Hatvan.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Hort._r%C3%B3mai_katolikus_templom_2020_01.jpg/220px-Hort._r%C3%B3mai_katolikus_templom_2020_01.jpg)
Katolika kirko en Hort
Bazaj informoj
redakti- Areo: 43 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6902/19.7885
- Loĝantaro: 3860
- Poŝtkodo: 3014
- Telefonprefikso: 37
Situo
redaktiHorto situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, fervojo (la stacidomo estas 3 km-ojn) kaj aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras. Hatvan troviĝas 12, Gyöngyös 18 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1250 en formo Hurt. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1719 hungaroj kaj slovakoj alvenis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj. En 1950 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, sportejo, klubo de gemaljunuloj, kuracejo, familihelpa servo, policano.
Vidindaĵoj
redakti- novromanika katolika preĝejo omaĝe al Alveno de Sankta Spirito de 1969
- muzeeto
- statuoj de Johano Nepomuka kaj Petőfi
Famuloj
redakti- Tibor Mihálka, agronomo naskiĝis en Hort.
Famaj nomportantoj
redakti- Ida Hort
- Miklós Horthy, krome en telefonlibro de Budapeŝto listiĝas pri Hort 23 da nomoj
- Béla Horthy
- Pál Horti