Mátyás Keresztes

Mátyás Keresztes [mAtjAŝ keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes Mátyás estis hungara kemiisto.

Mátyás Keresztes [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de marto 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mátyás Keresztes akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1935, poste li laboris en kemia uzino de Pétfürdő ĝis 1947. Li partoprenis en la rekonstruo de la uzino post la 2-a mondmilito. En 1952 en Kazincbarcika li gvidis establon de kemia uzino (kombinato). Post jaroj li faris la samon en Tiszapalkonya. En 1957 li kandidatiĝis. En 1963 li estis nomumita gvidanto de kemia trusto. Li plurfoje ricevis premiojn. havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Nitrogénipar (1955) - libro

Fontoj redakti