Mülligen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mülligen AG)
Mülligen
Blazono de Mülligen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 27′ 29″ N 8° 14′ 25″ O / 47.45806 °N, 8.24028 °O / 47.45806; 8.24028 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 29″ N 8° 14′ 25″ O / 47.45806 °N, 8.24028 °O / 47.45806; 8.24028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 932
Areo 3,16 km²
Alteco 363 m super marnivelo
Poŝtkodo 5243
Komunumkodo 4107
Mapo de Mülligen
vdr

Pri la komunumo redakti

Mülligen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Mülligen situas en la nordoriento de la ebenaĵo Birrfeld, sude de la rivero Reuss. Al la vilaĝo apartenas krom la ĉefvilaĝo, kiu situas en la ebenaĵo, la vilĝeto Trotte, kiu situas sur la suda deklivo de la monto Eiteberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,16 km², de kiuj 1,01 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,89 de konstruaĵojl La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 500 m s.m. sur la kulmino de la monto Eiteberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 335 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Reuss.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mülligen limas en nordo al Windisch, en nordoriento al Birmenstorf, en sudo al Birrhard, en okcidento al Lupfig, kaj en nordokcidento al Hausen.

Trafiko redakti

Tra Mülligen pasas la kantona ĉefvojo de Brugg al Mellingen. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sur la komunuma teritorio en la nordo troviĝas la aŭtvojtriangulo Birrfeld, kie la svisa aŭtovojo A3 disbranĉiĝas de la svisa aŭtovojo A1. La plej prosima alvetrurejo al la svisa aŭtovojo A3 situas en Lupfig en distanco de proksimume 2 kilometroj de la vilaĝokerno kaj al la svisa aŭtovojo A1 en Birr en distanco de proksimume 4 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mülligen datiĝas el la jaro 1273 kiel Mulinon.

En mezepoko Mülligen apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Mülligen fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Mülligen fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti