Madhubani, hindie मधुबनी estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en norda parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Darbhanga, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. La vorto "madhuban" signifas "arbaro de mielo", sed foje ĝi ankaŭ estas konata kiel "madhu"+"vaani" kun la signifo "dolĉa" "voĉo/lingvo". La urbego estas konsiderita kultura centro de la en:Mithila (region) en Barato havanta propran artan tradicion.

Madhubani
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 847211
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 22′ N, 86° 5′ O (mapo)26.3786.08Koordinatoj: 26° 22′ N, 86° 5′ O (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Madhubani (Biharo)
Madhubani (Biharo)
DEC
Madhubani
Madhubani
Situo de Madhubani
Madhubani (Barato)
Madhubani (Barato)
DEC
Madhubani
Madhubani
Situo de Madhubani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madhubani [+]
vdr
Video pri la loka arto

Demografio redakti

En 2011 Madhubani havis 164 156 da loĝantoj kun legopovo 71%.

Geografio redakti

Madhubani situas sur la nordhinda ebenaĵo en alteco 56 metrojn. Kantona sidejo Darbhanga troviĝas 28, ŝtatlimo de Nepalo 35, Sitamarhi 63, Saharsa kaj Muzaffarpur po 74, Begusaraj 103, subŝtata sidejo Patnao 125, Kolkato 480, ĉefurbo Delhio 910, Mumbajo 1587 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La distrikto estis formita el parto de Darbhanga distrikto en 1972 kaj Madhubani tuj estis ties sidejo.

 
Templo en Madhubani

Ekonomio redakti

La urbo kaj distrikto Madhubani estas baze agrikultura. La ĉefkultivaĵoj estas rizoj, tritikoj, maizo, kaj similaj. La komercado kun Nepalo estas tre vigla pro la proksimeco.

Religioj redakti

En Madhubani vivas precipe hinduoj 68,5%, poste islamanoj preskaŭ 31%.

Lingvoj redakti

En Madhubani dominas la hindia, urdua kaj majtila lingvoj.

Edukado redakti

En Madhubani la plej altnivelaj instruadoj okazas en altlernejoj.

Trafiko redakti

Al Madhubani kuras po unu trairaj ĉef- kaj flankovojoj. La urbego akceptas fervojan linion el Nepalo, poste ligas ĝin al la nacia fervoja reto. La plej proksima flughaveno funkcias en Darbhanga.

 
Stacidomo en Madhubani

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj
  • ekspozicioj pri la loka arto

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Loka pentraĵo