Magdaléna Dobromila Rettigová

ĉeĥa patriotisma verkistino

Magdaléna Dobromila RETTIGOVÁ (naskiĝis la 31-an de januaro 1785 en Všeradice - mortis la 5-an de aŭgusto 1845 en Litomyšl) estis ĉeĥa patriotisma verkistino de moraligaj rakontoj por knabinoj kaj de kuirlibro ĝis nun populara.

Magdaléna Dobromila Rettigová
Jan Vilímek - Magdalena Dobromila Rettigová.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1785 (1785-01-31)
en Všeradice
Morto 5-an de aŭgusto 1845 (1845-08-05) (60-jara)
en Litomyšl
Tombo Litomyšl [#]
Etno Ĉeĥoj [#]
Lingvoj ĉeĥa lingvo [#]
Ŝtataneco Habsburga monarkioAŭstra imperio [#]
Familio
Edz(in)o Jan Alois Sudiprav Rettig [#]
Infanoj Josef Ondřej Liboslav Rettig [#]
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • poeto [#]
Laborkampo poezio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Parencaro
edzo

Ŝia fraŭlina nomo estis Artmannová, en 1807 ŝi edziniĝis al oficisto kaj verkisto J. A. Rettig (1774-1844), kun kiu ŝi vivis en diversaj lokoj en Bohemio, ekde 1834 en Litomiŝlo.

Ŝi kontribuis al diversaj patriotismaj gazetoj per sentimentalaj rakontoj aŭ per praktikaj manlibroj por mastrumado.

Ŝian vivon popularigis Alois Jirásek en sia historia teatraĵo M. D. Rettigová, aliaj verkistoj kaj kritikistoj (Karel Sabina, Teréza Nováková, Arne Novák, Julius Fučík, Zdeněk Nejedlý) substrekis ŝian signifon en la tempo, kiam la ĉeĥa literatura nur komencis ĝermi.

VerkojRedakti

  • Arnošt a Bělinka (Ernesto kaj Belinka, 1820 - rakonto)
  • Mařenčin košíček (Korbeto de Marinjo, 1821 - rakontoj)
  • Věneček pro dcerky vlastenské (Florkrono por filinetoj patriotismaj, 1825 - rakontoj)
  • Domácí kuchařka (Hejma kuirlibro, 1826)
  • Bílá růže (Blanka rozo, 1827 - teatraĵo)
  • Chudobičky (Lekantetoj, 1827 - rakontoj)
  • Narcisky (Narcisoj, 1834 - rakontoj)
  • Kvítí májové (Floroj majaj, 1835 - rakontoj)
  • Jaroslav a Terinka (Jaroslav kaj Terinka, 1841 - rakontoj)
  • Koš. Masopustní žert (Korbo. Kermesa ŝerco, 1846 - teatraĵo)