Maher ARAR (15-an de septembro 1970 en Sirio) estas kanada ŝtatano kun siria deveno, kiu estis transdonita fare de Usono al Sirio, pro falsaj terorismaj akuzoj. Li estis tie turmentita.

Maher Arar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (54-jaraĝa)
en Sirio
Lingvoj araba
Ŝtataneco KanadoSirio
Alma mater Universitato McGill
Familio
Edz(in)o Monia Mazigh
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Li estis viktimo de la t.n. eksterordinara transdono, eŭfemismo pro tio, ke oni transdonis personojn al iu tria lando, por ke oni tie turmentu lin/ŝin por informoj pri terorisma agado.

Biografio redakti

Arara translokiĝis al Kanado en aĝo de 17 jaroj, kun siaj gepatroj. Ili ricevis la kanadan ŝtatanecon en 1991. Li studis en la Universitato McGill en Montrealo inĝenierajn sciencojn kaj finstudis kiel baĥeloro la informadikon. Li akiris majstro-gradon en la Kebeka Universitato. Li konatiĝis en la McGill-universitato sian postan edzinon, kun kiu li geedziĝis en 1994.

Teror-akuzoj redakti

Maher Arar veturis kun sia familio en julio de 2002 al Tunizio. Lia dunganto MathWorks kontaktis lin per e-letero kaj sciigis, ke ili bezonas lin en Kanado kiel konsilisto. Lin arestis FBI-agentoj sur flughaveno de Novjorko. Oni poste akuzis lin je terorismaj kontaktoj kaj transportis en Sirion (li havis ankaŭ sirian ŝtatanecon).

Li estis en prizonĉelo, kiu larĝis 90 cm, longis 1,80 m kaj altis 2m. Li restis en la ĉelo ĝis 19-an de aŭgusto 2003. Dumtempe oni turmentis lin per elektro-ŝoko. Li rajtis flugi al Kanado la 5-an de oktobro 2003.

La afero de Arar kaŭzis en Kanado grandan medioeĥon kaj publikan enketadon. La rezulto estis, ke Maher Arar estas senkulpa. Li anoncis plendon kontraŭ la iama justica ministro John Ashcroft kaj aliaj usonaj oficistoj.

Vidu ankaŭ redakti