Mahmud Dolat Abadi

Mahmud Dolat Abadi (perse محمود دولت‌آبادی) (naskiĝis la  1-an de aŭgusto 1940(nun 1940-08-01) en Dolatabado, Sabzvaro) estas Irana verkisto, skriptisto, dramisto kaj aktoro, fama pro sia promocio de socia kaj arta libereco en nuntempa Irano kaj sia realisma figurado de rura vivo.

Mahmud Dolat Abadi
Persona informo
محمود دولت‌آبادی
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1940 (1940-08-01) (83-jaraĝa)
en Sabzevar
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgoaktoro vd
Verkado
Verkoj Kelidar vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En la jaro 1940, Mahmud Dolat Abadi naskiĝis en malriĉa familio de ŝufaristo en Dŭlatabad, vilaĝo en Sabzvar, situanta en plej nordokcidenta parto de Ĥorasano, Irano. Li laboris kiel bienisto kaj iris al la Masu'd Salman primara lernejo, kie li lernis legi. Libroj estis kiel revelacio al la juna knabo. En intervjuo li diris: "mi legis ĉiujn romanajn librojn kiuj estis haveblaj tiam." "mi legus sur la tegmento de la domo .... mi tiele legis Milito kaj paco-n. Do lia patro ne estis tre edukata, li konatigis Dolatabadi al klasikaj persaj Poetoj, kiel Mosleh-od-din Sadio, Hafizo, kaj Abol-Gasem Ferdousio. Li diris ke sia patro parolis en la maniero kiun ili uzis.

Nahid Mozaffari, kiu redaktis PEN-klubo internacia antologio de Irana literaturo, diris pri Dolat Abadi: "Li havas nekredeblan memoron de folkloro, kiu devenas el liaj tagoj kiel aktoro aŭ eble el lia origino, kiel iu kiu ne havis formalan edukadon, kaj kiu lernis parkeri la lokan poezion kaj aŭdi la lokajn rakontojn."

Kiam Dolat Abadi estis juna, li malfermis butikon kiel lia patro. Iun vesperon, li trovis sin mem ege teda. Li donis la ŝlosilon de la butiko al iu knabo, kaj diris al li ke li diru al lia patro ke "Mahmud foriris." Li iris al Maŝhado, kie li laboris por unu jaro antaŭ veni al Teherano por teatro. Tie Dolat Abadi laboris por unu jaro por pagi por siaj teatraj klasoj. Kiam li ĉeestis la klasojn, li estis la plej bona studento, malgraŭ siaj multaj laboroj. Li estis aktoro, ŝufaristo, razisto, bicikloreparisto, stratobakisto, kotonoelektisto, kaj kineja bilet-gajnisto. Ĉirkaŭ tiu tempo li ankaŭ kuraĝis entrepreni ĵurnalismon, fikcion, kaj skriptojn. Li diris ke: "kiam lia laboro finiĝis kaj li ne estis okupata trovi manĝaĵon, mi sidis kaj skribis."[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti