La Mahonio de Beale kaj latine Mahonia bealei estas plantospecio el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Ĝi hejmiĝas en ĉina provinco Hubejo. La specia nomo bealei venis de iu en Ŝanhajo vivanta ĝardenamanto kun familia nomo Beale, kiu kultivis la novan malkovron de la botanikisto Robert Fortune.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mahonia bealei

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Ranunkulaloj Ranunculales
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Mahonio de Beale Berberis candidula
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tiu ĉi planto estas ĉiamverda arbusto, kiu atingis alton de 3–4 metroj. Ĝi kreskas vertikale kaj nur havas malmultajn branĉojn. La arboŝelo havas sulkojn kaj estas bruneca ĝis grizeca. La dikaj branĉoj havas 25 ĝis 50 cm longajn, alternestarantajn nepare pinatajn foliojn. La rakio estas ruĝeca, la folitigoj longas 2–8 cm.

La por folio 9 ĝis 21 pinataj folietoj estas malfajnaj, je la supra surfaco glataj kaj malhelverde brilaj kaj je la malsupra surfaco grize verdaj ĝis flavaj. La folietoj estas kalvaj, neflekseblaj kaj pintaj. Je la bazo la folioj estas korformaj. La folirando havas dentojn.

La flavaj kaj odorantaj floroj aperas de februaro ĝis majo. Ili staras en multfloraj grapoloj. Ekzistas granda brakteo. La trinombraj duseksaj floroj estas mallongaj kun duopla involukro. Ekzistas por floro po 9 neegalgrandaj flavaj sepaloj.

La beroj estas ovformaj, blue nigraj kaj kun du ĝis tri semoj, kiuj estas manĝataj de birdoj.

La kromosomnombro estas 2n = 28.

Uzado redakti

La mahonio de Beale estas uzata kiel ligna ornama arbusto en ĝardenoj kaj parkoj. La specio devas havi ombran aŭ duonombran kreskejon kaj malkompaktan grundon. Ĝi estas vintrorezista.

La beroj estas manĝeblaj ne nur de birdoj. La homo povas manĝi ilin krude aŭ kuirite.

Simila planto redakti

La mahonio de Beale povas esti facile intermiksata kun la japana mahonio (Mahonia japonica), kies malsupra surfaco estas flave verda.

Bildoj redakti

Literaturo redakti

  • Roloff, Andreas, A. Bärtels: Flora der Gehölze. Dua eldono. Eugen Ulmer.Stuttgart (Hohenheim). 2006. ISBN=3-8001-4832-3
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold, 17. Auflage, Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.

Eksteraj ligiloj redakti