Máire Mullarney
Máire MULLARNEY (naskiĝis kiel Máire McCORMICK la 1-an de septembro 1921 en Dublino, mortis la 18-an de aŭgusto 2008 samloke) estis irlanda esperantisto kaj unu el la plej respektataj kaj aktivaj membroj de la Esperanto-Asocio de Irlando. Ŝia reputacio tamen disvastiĝis longe ekster la eta rondo de la irlanda esperantistaro. Kiel edukistino, ŝi meritis artikolon en The Encyclopaedia of Ireland (eld. 2003). Ŝi estis edukita ĉe la Konvento Loreto, en Bray, Graflando Wicklow. Kiam ŝi estis 7-jara ŝi pasigis jaron en Kerry, kie servistino instruis al ŝi iom, sed ne multe, de la irlanda lingvo.
Máire Mullarney | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1921 en Dublino |
Morto | 18-an de aŭgusto 2008 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Irlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Kiam ŝi estis 9-jara, ŝi iris kun la gepatroj al Ĝibraltaro kie ŝi komencis lerni la hispanan, unue parolante kun servistinoj, kaj poste meminstruante sin per lernolibro.
Ĉiudimanĉe la familio vizitadis la katolikan preĝejon. Tiutempe la Diservo estis en la latina lingvo kaj meslibroj kutime havis tekston en la latina flanke de nacia lingvo. Dekunu-jara ŝi ricevis meslibron en la latina kaj la hispana, kaj pro la simileco de la du lingvoj ŝi lernis kompreni la latinan uzante tiun meslibron. Poste, kiam ŝi estis 16-17-jaraĝa, monaĥino en la lernejo pli formale instruis al ŝi la latinan.
Forlasinte le lernejon, 18-jara, ŝi kun sia patrino pasigis jaron en Hispanio kaj tiutempe komencis lerni la germanan. Ŝi trejnis kiel flegistino ĉe la Reĝa dublinurba malsanulejo (poste nomita Baggot Street) kaj renkontis sian edzon Seán kiam li estis paciento. Ŝi rakontis, ke kiam ŝi kaj la estonta edzo korespondis, ili tion faris latine. Ŝi ĉesis labori kiel flegistino kiam ŝi havis infanojn (dek unu), sed daŭre aktivis kiel ĵurnalisto. Ŝi taksis la lokan lernejon nekontentiga, do mem edukis siajn infanojn ĝis ili komencis viziti duagradan lernejon. En 1978, jam 56-jara, ŝi komencis lerni Esperanton, kiun ŝi rapide majstris. Ŝia edzo Seán estis esperantisto kiam li estis juna, sed ne plu interesiĝis pri la lingvo. Dum ferio en Aŭstrio ili vizitis Esperanto-muzeon en Vieno kaj tio vekis ŝian interesiĝon. Ŝi verkis artikolojn pri Esperanto por ĵurnaloj kaj neniam ĉesis propagandi.
Ŝi plurfoje prelegis pri Esperanto ĉe lingvistikaj konferencoj. Kolekton de tiuj prelegoj ŝi eldonis en la libro Maire Mullarney Argues About Language (esperante: "Máire Mullarney argumentas pri lingvo"). Konstante ŝi kampanjis por meritplenaj aferoj: hejmedukadon, familiplanadon, lingvaj rajtoj, ekumenismo, Esperanto, mediprotekto, kaj forigo de mortopuno. Ŝi estis kunfondinto de la Irlanda Asocio pri Familiplanadon kaj, kun Christopher Fettes, de la Ekologia Partio de Irlando (nun la Verda Partio).
En la angla ŝi verkis plurajn librojn pri edukado kaj aliaj temoj. Ŝia unua libro pri Esperanto estis Esperanto for hope (esperante: "Esperanto por espero"), eldonita en 1989, kiu estas parte lernolibro kaj parte biografio pri ŝia vivo en Esperantujo. En 1999 ŝi reeldonis ĝin kun aldonaĵoj kaj kun nova titolo Everyone’s own language (esperante: "Ĉies lingvo"). Ŝi studis kurson pri lingvistiko por ke ŝi pli bone propagandu Esperanton.
Máire kunlaboris ĉe la tradukado anglen de la verko de Ulrich Matthias, La nova latino de la eklezio. En 1992 ŝi publikigis sian aŭtobiografion What About Me? (esperante: "Kio pri mi?").
Dum kelkaj jaroj ŝi estis la reprezentanto de la Esperanto-Asocio de Irlando (EAI) ĉe UEA. Ŝi estis komitatano de EAI ekde 1980. En 1981 kaj denove en 1991 ŝi estis vicprezidanto. En aliaj jaroj ŝi respondecis pri informado.
Fontoj
redakti- Detaloj provizitaj de Joy Davies, Dublino
- Anglalingva nekrologo [1]