Maisey-le-Duc
Maisey-le-Duc estas francia komunumo situanta en la departemento Côte-d'Or, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Maisey-le-Duc | ||
komunumo | ||
La vilaĝo kaj la preĝejo Ĉielenpreno de Maria
| ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | ![]() | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Montbard | |
Kantono | Côte-d’Or | |
Komunumaro | Pays Châtillonnais | |
Rivero | Ource | |
Koordinatoj | 47° 50′ 45″ N 4° 40′ 42″ O / 47.84583 °N, 4.67833 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 367 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 237 m s. m. | |
Areo | 12,67 km² (1 267 ha) | |
Loĝantaro | 78 (2021) | |
Urbestro | Éric Tilquin 2014-2020 | |
Poŝtkodo | 21400 | |
INSEE | 21372 | |
![]() | ||
![]() | ||
Geografio
redaktiMaisey-le-Duc etendiĝas sur 12,67 kvadrataj kilometroj kaj havis 78 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 6 homoj laŭ kvadrata kilometro[1]. La komunumo situas en Côte-d'Or, en la nordcentra parto de Burgonjo-Franĉkonteo.
Historio
redaktiPrahistorio
redaktiOni trovis du tumulojn el fera epoko.
Antikva epoko
redaktiOni trovis romian ĉambron por provizoj.
Mezepoko
redaktiLa unua mencio de la vilaĝo datiĝas el 625 kiel Massiacum. Oni trovis merovidajn sarkofagoj.
Moderna epoko
redaktiAltforno ĉeestis de la 16a ĝis la 19a jarcento. Tie oni fabrikis la municiojn por la defendo de Châtillon kontraŭ la armeo de Henriko la 4-a.
Nuntempa epoko
redaktiLa preĝejo Sankta Marteno aŭ Ĉielenpreno de Maria[2].
En 2002 Maisey-le-Duc estas la plej granda franca komunumo, kie Jacques Chirac ricevis nenian voĉon en la unua balotvico de la prezidenta baloto[3].
En 2004 okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon (2,86 %)[4].