Malá nad Hronom, hungare Kicsind estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Kičind.

Malá nad Hronom situas en la 4-a regiono
Malá nad Hronom situas en la bluigita distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojoj. Štúrovo troviĝas 8 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko, antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1157. Dum la mallonga turka erao la vilaĝo restis viva, sed dum regado de Emeriko Thököly la komunumo senhomiĝis. En 1908 lernejo konstruiĝis. En 1910 loĝis tie 654 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1984 nova lernejo konstruiĝis. En 2001 loĝis tie 405 da homoj (380 hungaroj, 17 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti