Malamiko de la popolo

(Alidirektita el Malamiko de popolo)

La publika malamiko aŭ la malamiko de la popolo (latine hostis publicushostis populi) estas termino derivita de romia juro. Tie, la deklaro de persono tenanta publikan oficon, kies konduto deviis de la juraj reguloj, en ekstrema kaj konsekvenca maniero, kiel la "malamiko de la homoj" estis submetita al la aŭtoritato de la romia Senato. Tiel ekzemple, la senato kondutis tiele en la kazo de Nero Cezaro en 68.

Robespierre ofte uzis la esprimon kontraŭ siaj malamikoj.
Donald Trump ĉe la Konservativa Politika Agado-Konferenco en 2017 kutime rilatis al novaĵagentejoj kaj ĵurnalistoj, kiujn li perceptas kiel kritikaj kaj partiaj kontraŭ li kiel "Malamikoj de la popolo".

Dum la Franca Revolucio, la esprimo "malamiko de la popolo" (france ennemis du peuple) estis ofte uzita por pravigi la regadon de teroro.

Dum la Oktobra Revolucio, la Popolkomisara Konsilio, gvidita fare de Lenin, determinis, ke terposedantoj, bankistoj, kozakoj kaj iliaj aliancanoj estis la malamikoj de la popolo. La 28-an de novembro 1917, la Konsilio de Komisaroj eligis ordonon deklarante, ke Konstitucia Demokratia Partio, kiu estis gvida liberala partio en la Rusa Imperio kaj estis nomita la Kadeto, estis partio de la malamikoj de la popolo kaj ĝiaj gvidantoj estis malpermesitaj pro tio. La esprimo malamiko de la popolo estas menciita ankaŭ en Artikolo 131 de la Sovetia Konstitucio de 1936. Dum la regado de Josif Stalin, dum la Granda Purigo, multaj estis deklaritaj "malamiko de la popolo" aŭ "malamiko de la laborista klaso" laŭ Artikolo 58 de la Kriminala Kodo de Sovetunio de 1927. Nikolaj Jeĵov, la estro de la sovetia sekreta polico, la NKVD, dum la Granda Purigo, publikigis propagandan artikolon en la sovetia gazetaro, en januaro 1937, dum la Moskvaj procesoj en kiuj li parolis kontraŭ la malamikoj de la popolo, baldaŭ antaŭ ol la akuzitoj estis juĝitaj. Tamen Jeĵov mem suferis similan sorton, li estis arestita la 10-an de aprilo 1939 kiel ege danĝera malamiko de la popolo kaj ekzekutita la 4-an de februaro 1940. La lasta persono deklarita kiel malamiko de la popolo en la sovetia historio estis Lavrentij Berija, kiu estris la NKVD ekde 1938. Beria estis arestita la 26-an de junio 1953 kaj estis ekzekutita en decembro.

En la sekreta parolado de Ĥruŝĉov, kiu traktis la kulton de personeco de Stalin, li indikis Stalin kiel la solan fonton por la esprimo "malamiko de popolo" en sovetia kulturo. El la lernolibro "Historio de la Komunista Partio en Sovetunio" (1938), kiu estis la libro plej ofta en la regado de Stalin kaj precize reprezentanta la ideologion de la stalinismaj ŝtatoj: "La sovetia registaro punas severe la ŝaŭmon de la trockismaj Zinovjevaj malamikoj de la popolo kaj perfiduloj al la patrujo." La esprimo, la malamiko de la popolo, eĉ ricevis ripetajn menciojn en "Pravda", kiu estis elstara en sovetiaj gazetoj, kaj iĝis parto de la sovetia vortprovizo de la Stalina epoko.

La esprimo daŭre estas uzita hodiaŭ en totalismaj reĝimoj en malsamaj landoj. En 2013, Jang Sung-taek, ĉeffiguro en la nordkoreia reĝimo kaj la bofrato de la iama gvidanto de Nord-Koreio, Kim Ĝong-Il, estis arestita kaj ekzekutita. Post lia aresto, li gajnis moknomon "la malamiko de la popolo" en la nordkorea gazetaro.

En Usono, la esprimo "publika malamiko" estas uzita ekde la 1930-aj jaroj. Kvankam la termino originas de la romia termino, ĝia signifo estas iomete malsama. La usona FBI uzis la esprimon por priskribi krimajn organizaĵojn, aŭ fuĝantajn krimulojn, kies konduto dum tempo estis trovita esti damaĝa al publiko. Ekzemple, John Dillinger gajnis ĉi tiun kromnomon.

En Britio, dum la sekvaj eventoj de la referendumo pri membreco de la Eŭropa Unio, la Daily Mail estis kritikita pro fraptitolo priskribanta juĝistojn kiel "Malamikoj de la Popolo" pro la decido ke la procezo por forlasado de la Eŭropa Unio (t.e. la ekigado de Artikolo 50) postulus la konsenton de la Brita Parlamento.

Ekde frua 2017 ĝi estis uzata plurfoje de iama usona prezidanto Donald Trump por rilati al novaĵagentejoj kaj ĵurnalistoj, kiujn li perceptas kiel kritikaj kaj partiaj kontraŭ li.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti