Poloo

sporto
(Alidirektita el Maleopilko)

Poloo laŭ PIV estas "speco de pilkludo, en kiu la ludantoj, rajdante, frapas la pilkon per longtenilaj maleoj." La sporto alternative nomeblas ankaŭ "maleopilko", kaj laŭ la priskribo evidente estas teama sporto: en ĉiu teamo ludas po kvar rajdantoj sur kvar ĉevaloj, kaj la celo estas bati la sep ĝis ok centimetrojn grandan kaj 130 gramojn pezan pilkon en la golejon de la alia teamo. Ĉiu sportanto dum matĉo bezonas specifan kaskon, laŭdezire kun aldone vizaĝa protektilo, kaj plurajn ĉevalojn, por povi ŝanĝi ilin de tempo al tempo kaj ne tro stresi unuopan beston.

Poloo
speco de sporto
teama sporto • ĉevala sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
poloo
Polo-ĉampionado en Argentino

Historio redakti

La sporto unuafoje populariĝis dum la Persa Imperio ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo – dum la regado de la Aĥemenida dinastio. En Afganio ekzistis malproksime parenca sporto kun la nomo Buzkaŝi (perse بزکشی). La ludo poloo en Persio iĝis pli kaj pli populara, kaj kadre de la Islama ekspansiemo atingis ankaŭ la Araban duoninsulon kaj Baraton.[1]

Pro britaj rajdistaj oficiroj de la rango Lancers ("lancistoj"), kiuj armeservis en Barato, la sporto dum la 19-a jarcento atingis Brition kaj Irlandon. Dum la jaro 1859 fondiĝis la unua brita poloo-klubo. Poloo dum la jaroj 1900, 1908, 1920, 1924 kaj 1936 estis disciplino de la Someraj Olimpikoj. La unuajn tri olimpiajn turnirojn gajnis brita, la lastajn du argentina teamo.

Reguloj redakti

La subĉiela, herbeja, ebena ludejo longas 300 jardojn (ĉ. 270 metrojn) kaj larĝas 200 jardojn (ĉ. 180 metrojn); la golejo havas larĝon de 8 jardoj (ĉ. 7,20 metroj). Oni ludas, kiel jam menciite, en du teamoj de po kvar rajdantoj kaj kvar ĉevaloj (en neĝa kaj arena poloo po tri), krom tio ekzistas du rajdantaj arbitraciuloj sur la ludejo kaj ĉefarbitraciuloj ĉe la ludeja rando. La ludo dividatas en tempointervalojn (nomataj Chucka, "Chukker" aŭ "Chukka" – prononco pli-malpli "Ĉaka"), kiuj daŭras po 7,5 minutojn. Tuta ludo povas daŭri inter kvar kaj ok Chucka-intervalojn. La aparteno de la golejoj ŝanĝiĝas post ĉiu fojo, kiam ludanto batas la pilketon tra la aliteama golejo; tio celas minimumigi unuflankajn avantaĝojn ekzemple pro malfavora sunbrilo aŭ tamen ne tute ebena teritorio.

Ekzistas naciaj asocioj por poloo en multaj landoj. La brita nacia poloa asocio "Hurlingham Polo Association" (HPA) samtempe funkcias kiel internacia tegmenta asocio por la sporto.

Parencaj sportaj kategorioj redakti

Iusence parencaj sportaj kategorioj estas elefanta poloo, bicikla poloo, kanua poloo kun flosanta, pli granda pilko kaj starveturila poloo. Por poloo en akvo, vidu la artikolon pri akvopoloo.

Notoj redakti

  1. Polo (angle). La Brita Enciklopedio.

Eksteraj ligiloj redakti