Herbert Graf

aŭstra-Usona reĝisoro
(Alidirektita el Malgranda Hans)

Herbert GRAF (10a de aprilo 1903, Vieno – 5a de aprilo 1973, Ĝenevo) estis aŭstr-usona operproduktoro. Naskiĝinta en Vieno en 1903, estis filo de Max Graf (1873–1958), kaj Olga Hönig. Lia patro estis aŭstra aŭtoro, kritikisto, muzikologo kaj membro de la amikaro de Sigmund Freud. Herbert Graf estis la nomita Malgranda Hans studita en la studo de Freud de 1909 nome Analizo de fobio en kvin-jara knabo.

Herbert Graf
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1903 (1903-04-10)
en Vieno
Morto 5-an de aprilo 1973 (1973-04-05) (69-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco UsonoAŭstrio
Memorigilo Herbert Graf
Familio
Patro Max Graf
Okupo
Okupo teatra produktoro • filmreĝisoro • opera director
vdr

La kazo redakti

Tiu estis unu el malmultaj kazostudoj kiujn Freud publikigis. En sia enkonduko al la kazo, li rakontis, ke li en antaŭaj jaroj kuraĝigis siajn amikojn kaj asociitojn, kiel la gepatroj de Graf, kolekti observojn pri seksa vivo de infanoj por helpi lin disvolvigi sian teorion de infana sekseco.[1]:4 Tial Max Graf estis sendinta notojn pri la disvolviĝo de sia filo al Freud antaŭ la apero de la ĉevalfobio de Herbert. Kiel "Malgranda Hans", li estis celo de la fruaj sed etendaj studoj de Freud pri kastranksio kaj la Edipa komplekso. Freud vidis Herbert nur unufoje kaj li mem ne analizis la infanon, sed nur superrigardis la patron, kiu plenumis la analizon kaj sendis etendajn notojn al Freud. En la publikigita versio, la rakonto de la patro de Herbert estis mallongigita kaj komentita de Freud.

Kiam li estis kvar-jaraĝa, Herbert atestis timigan okazon kiam li estis en la loka parko en la kompano de la familiservantino. Ĉevalo kiu trenis troŝarĝitan ĉaron kolapsis. Herbert sekve timegis eliri surstraten, kun timo ĉĉefe al ĉevaloj kaj al troŝarĝitaj vehikloj, kiuj povis denove kolapsi. Tiu timo estis interpretata kiel neŭrozo (ĉevalfobio). La patro de Herbert dekomence atribuis la neŭrozon al "seksa tro-ekscitado okazigita per la karesoj de lia patrino"[1]:18 kaj timo okazigita de la grandaj penisoj de la ĉevaloj. Sen malakcepti tiujn klarigojn, Freud grade kuraĝigis la patron ankaŭ kompreni la malordon de Herbert kiel anksio okazigita de la alveno de lia pli juna fratino kaj maltaŭga kontentigita scivolemo por la deveno de beboj. Kvankam nombraj seksaj kaj fekaj fantastoj kaj anksioj (kiel Edipaj deziroj kaj kastranksio) estis esploritaj dum la kazohistorio, Freud finfine ne klarigas la kazon per tiuj faktoroj, kaj foje riproĉas al la patro de Herbert pro troe dogme aliri al rigida kompreno de la edipa anksio de sia filo.[1]:34 Freud ankaŭ bedaŭras la nevolon de liaj gepatroj klarigi al Herbert la veron pri koito.[1]:117

Operkariero redakti

Graf surscenejis kelkajn operojn por la Festivalo de Salcburgo: Otello (1951, kun Wilhelm Furtwängler kiel dirigento, 1952 kun Mario Rossi kiel dirigento; ambaŭfoje kun Ramón Vinay kiel Otello), La geedziĝo de Figaro (1952, kun Rudolf Moralt kiel dirigento, kun Erich Kunz, George London, Elisabeth Schwarzkopf, Irmgard Seefried, Hilde Gueden; 1953 ripetite dirigentita de Furtwängler kaj Paul Schöffler anstataŭ London), legenda Don Giovanni dirigentita de Furtwängler kaj desegnita de Clemens Holzmeister (1953, kun Cesare Siepi, Elisabeth Grümmer, Anton Dermota, Schwarzkopf, Otto Edelmann, Walter Berry, Raffaele Arié, Erna Berger; ripete en 1954, kun Dezsö Ernster anstataŭ Arié; 1956 kun Dimitri Mitropoulos kiel dirigento), Gottlob Frick anstataŭ Ernster, Léopold Simoneau anstataŭ Dermota, Lisa Della Casa anstataŭ Schwarzkopf, Fernando Corena anstataŭ Edelmann, Rita Streich anstataŭ Berger) same egale legenda Die Zauberflöte dirigentita de Georg Solti kaj desegnita de Oskar Kokoschka (1955, en la geaktoraro estis Gottlob Frick, Dermota, Schöffler, Kunz, Grümmer, Erika Köth, Peter Klein; ripete en 1956 kun Berry anstataŭ Kunz); Elektra (1957, dirigentita de Mitropoulos, kun Inge Borkh, Della Casa, Jean Madeira, Max Lorenz, Kurt Böhme), Simon Boccanegra (1961, kun Gianandrea Gavazzeni kiel dirigento, kun Tito Gobbi, Leyla Gencer, Giorgio Tozzi, Rolando Panerai), kaj fine La rappresentazione di anima e di corpo de Emilio de Cavalieri (la produktaĵo premieris en 1968 kaj estis prezentita ĉiujare ĝis 1973).

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Freud, Sigmund. (2002) The 'Wolfman' and Other Cases, Louise Adey Huish, Penguin books. ISBN 0-14-118380-2.