Malgranda marĉokanbirdo

La Malgranda marĉokanbirdoMalgrandbeka kanbirdo, Acrocephalus gracilirostris, estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiuj estas loĝantaj birdoj en Afriko el la Demokratia Respubliko Kongo, Ĉado kaj Etiopio suden al Sudafriko. Tiu estas komuna specio de kanejoj ĉe akvo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda marĉokanbirdo
Malgranda marĉokanbirdo
Malgranda marĉokanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. gracilirostris'
Acrocephalus gracilirostris
(Hartlaub, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Malgranda marĉokanbirdo estas tutbruna malgrandeca birdo 14–16 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 20 gm. Ties supraj partoj estas tre brunaj, ĉefe ĉe krono, flugiloj kaj vosto kaj ĝi havas blankan superokulan strion kaj iom da malhela traokula strio, kiel ĉe plej parto de kanbirdoj. La subaj partoj estas blankecaj, kun tre blanka gorĝo kaj iom da ruĝecbruna nuanco ĉe flankoj kaj ventro. La longa, forta beko havas iom subenkurbecan supran makzelon; ĝi estas nigrecflava kun pli flava bazo. La kruroj estas blugriza kaj la okuloj estas brunaj. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj kaj junuloj estas tre similaj laŭ aspekto.

La kanto estas riĉa kaj melodieca, serio de bolantaj frazoj kiuj inkludas triladon ĉiirup ĉii trrri kaj grandan nombron de varioj kun paŭzoj inter frazoj.

Kutimaro redakti

La Malgranda marĉokanbirdo konstruas profundan firman tasforman neston el strioj de kanfolioj, herberoj kaj karekseroj, kio estas kovrita el pli fajnaj herberoj. Ĝi estas ĉiam lokata en kanejoj ĉe akvo. Ili nestumas ĉefe el aŭgusto al decembro, kaj la plej fruaj nestumantoj estas tiuj de la vintraj pluvareoj de la Okcidenta Kablando. La ino demetas 2 al 3 brunajn ovojn. Tiu specio estas monogama, kaj pariĝas dumvive.

La Malgranda marĉokanbirdo estas kutime vidata sola aŭ en paroj, moviĝanta inter kanejoj de humidejoj, kaj grimpanta inter la kantigoj. Ili manĝas insektojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn.

Konservostatuso redakti

Tiu komuna specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulita etendo de 5.700,000 km². Oni supozas, ke ankaŭ la populacio estas granda, kaj la specio ne estas proksima de la kriterioj de la IUCN Ruĝa Listo por proklami malpliiĝon kaj pro tio tiu specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj redakti