Malnova Teŝino (remparburgo)

(Alidirektita el Malnova Teŝino (burgejo))

Malnova Teŝino (ĉeĥe Starý Těšín, pole Stary Cieszyn, ankaŭ Cieszynisko) estis markigo de slava remparburgo (loĝdomaro) de tribo Golasicoj, kiu troviĝis sur katastra teritorio de hodiaŭa Podobora (germane Thiergarten), kiu estas konsisto de municipo Chotěbuz, en distrikto Karviná. Starý Těšín do troviĝis sude de urbo Teŝino, sur maldekstra bordo de rivero Olše.

Malnova Teŝino
remparburgo
Arkeoparko Chotěbuz - burgejo Malnova Teŝino
Oficiala nomo: Malnova Teŝino
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Chotěbuz
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Olše
Situo Malnova Teŝino
 - alteco 250 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 15″ N 18° 35′ 24″ O / 49.78750 °N, 18.59000 °O / 49.78750; 18.59000 (mapo)
Katastro 2,39 km² (239 ha) Podobora
Konstruado 7-a jarcento
 - Pereo 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Archeopark in Chotěbuz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Remparburgo Malnova Teŝino estiĝis dum loĝigado de nuntempa teritorio de Teŝina Silezio fare de tribo Golasicoj verŝajne en la 7-a jarcento. Ĝi situis sur altaĵeto, super kruda bordo al rivero Olše, kiu tiam havis alian riverfluon, ol kian ĝi havas hodiaŭ.

Krom la funkcio domara ĝi plenumis ankaŭ funkcion defendan. En la 9-a jarcento ĝi estis grave neniigita, verŝajne pro atako de grandmoravia princo Svatopluko la 1-a dum bataloj inter moraviaj triboj kaj triboj de vislanoj (Vislanaj venedoj). Rilate al tio, ke en la ĉirkaŭaĵo estis tute neniigitaj pluaj burgejoj, komune kun tiam la plej forta fortikigita burgejo en Lubomia (pole Lubomia), estis la denove riparita Malnova Teŝino, komune kun la nova burgejo, hodiaŭ Kastela monteto en Teŝino (pole Góra Zamkowa), destinita kiel administra, pastra kaj mastruma centrejoj inter la triboj vivantaj en Moravio kaj la triboj en regiono de Wisła.

La burgejo iom post iom perdis sian signifon kaj ĉio estis transŝovita en novan burgejon en Teŝinon, kiu estis devene destinita kiel rifuĝejo por tiu ĉi malnova burgejo. En interŝanĝo de la 11-a kaj la 12-a jarcento (verŝajne la 1-a triono de la 11-a jarcento) tiu ĉi burgejo estis tute forlasita.

Nuntempo redakti

La loko de la devena burgejo estis dum multaj jaroj loko de interesoj de arkeologoj. La loko estas arkeologie protektata ekde la 3-a de majo 1958. Estis trovitaj restaĵoj, kiuj datigas la loĝigon en la tn. Hallstatt-periodon, do inter 800750 a.K. ĝis 500 a.K..

Nuntempe estas kunigita arkeologia esploro kun renovigo de la aspekto de burgejo, nome kun helpo de UNESCO.

La turisma kaj arkeologia parko estas hodiaŭ konata kiel Arkeoparko Chotěbuz-Podobora, kiu estis malfermita en la jaro 2012. Ĝi troviĝas ĉe distrikta ŝoseo 67, Český Těšín-Karviná, proksimume 1 km de trajna haltejo Chotěbuz.

Pluaj fotoj redakti