Ĉeĥoslovakaj malpezaj fortikaĵoj

(Alidirektita el Malpeza fortikaĵo)

La unuaj ĉeĥoslovakaj malpezaj fortikaĵoj troviĝis en la ĉeĥoslovaka limregiono jam en la jaro 1936. Temis pri simplaj, ne tro rezistkapablaj konstruaĵoj plimulte kun 2 ĝis 3 fruntaj embrazuroj, el kiuj ne povis kreiĝi sinsekva defendlinio. Kun interspacoj 600 ĝis 800 m ili servis prefere kiel gvatobjektoj por taĉmentoj de Gardistaro de ŝtata defendo. Tiuj ĉi malpezaj objektoj modelo 36, aperantaj abunde en norda Bohemio, en Silezio kaj en norda Moravio ne troviĝas, sed en tiu ĉi teritorio estas dissemitaj centoj de malproksime pli modernaj kaj teknike pli evoluigitaj malgrandaj „mitralaj nestoj“, kiuj estis markitaj kiel la malpezaj objektoj modelo 37.

Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939
Malpeza objekto modelo 37
Malpeza objekto modelo 37 tipo A en Jizera montaro
Garbejo ĉe la fortikaĵo en Jedlina

Tipoj de objektoj: redakti

Propono de la nova malpeza objekto estis aprobita por konstruado la 5-an de januaro 1937. Ĝia baza kaj la plej disvastigita prezentanto estis A-tipo [1][rompita ligilo], kiu vekis ŝajnon de malpligrandigita ambaŭflanka infanteria fuorto. Temis pri mitralobjekto kun embrazuroj en ambaŭ flankojn, kovritaj per plilongigitaj fruntaj muroj – per la tn. „oreloj“. Laŭ angulo, kiun komune limigis aksoj de ambaŭ embrazuroj, la A-tipo havis ses variantojn kun malfermo ekde 120° ĝis 220° – ĉiam po 20°. Por ŝirmi malfrontan flankon de la objekto servis grenad-deglitujo de la sama konstruo kiel ĉe pezaj objektoj. Enirejkoridoro estis ogiva, certigita per kradpordo kaj per plena blendpordo, forta 10 mm kaj ŝirmata per embrazuro por man-infanteria armilo. La frunta muro estis antaŭ malamiko ŝirmata per 1 m forta antaŭmetaĵo el ŝtonoj, alĝustigita per herbigita surŝutaĵo de argilo. La konstruo de ordinara malpeza objekto estis rezistonta minimume al unu rekta trafo de kampa kanono de kalibro 10 cm. Al tio respondis ankaŭ forto de muroj – la frunta 80 cm, la flankaj muroj kun embrazuroj kaj la plafono 60 cm kaj la malplej forta malfronta muro havis 50 cm. En taktike gravaj lokoj estis konstruitaj pli rezistkapablaj objektoj kun dikeco de la frunta muro 120 cm, de la plafono 100 cm, la flankaj kaj la malfrontaj muroj estis 80 cm fortaj. Ilia rezistkapablo estis trakalkulita por minimume unu trafo per kanono de kalibro 15 cm.

Diversaj taktikaj situacioj, sed ankaŭ terenkondiĉoj, devigis projektistojn ekkonstrui pluajn variantojn de la malpezaj objektoj. B-tipo havis denove 2 embrazurojn, la flankan – ŝirmata per plilongigo de la antaŭa muro kaj la embrazuron por frunta pafado, pro kiu devis esti farita tranĉo en glaciso. Tial ĝi estis lokigata plimulte en pli sendanĝera malantaŭa posteno. Konstruistoj kalkulis kun trispeca malfermo de la kreneloj – 80°, 90° kaj 100°. D-tipo estis propre unuflanka objekto kaj plej ofte ĝi estis lokigata en duopo en terenrompoj, kie normalaj A-tipoj pro grandaj altecdiferencoj de la embrazuroj kaj pro terendeklivoj ne estis uzeblaj. Laŭ lokigo de la flankaj embrazuroj ni distingas ĉe la B-tipoj kaj la D-tipoj objektojn dekstrajn kaj maldekstrajn. Precipe por ŝirmi mallarĝajn valojn kaj teren-entranĉejojn per frunta pafado el malantaŭa pozicio estis evoluigita unuembrazura E-tipo. Ankaŭ malmulte rezistkapabla kaj per onda lado kaj per argilo kovrita objekto kun frunta embrazuro de C-tipo estis plenumonta similan taskon.

Vico da terenaj malebenaĵoj devigis la konstruistojn krei ĉe malpezaj A-tipoj kaj B-tipoj variantojn oblikvajn kun altecdiferenco de embrazuroj ĝis 60 cm kaj rompitajn, kie diferenco inter embrazuroj faris ĝis 100 cm kaj kie du partoj de la objekto estis kunigitaj per ĝis 4 ŝtupetoj. Ĉe pli grandaj deklivoj de tereno ili jam devis uzi objektojn de D-tipo, eventuale de E-tipo.

Unusola solekzemplero en la tuta ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo estas konstruita inter pezaj fortikaĵoj OP S-11 "U Cihelny" kaj OP S-12 "Na Rytířském" proksime de urbo Opava ĉe vilaĝo Malé Hoštice, kie kondukas en profunda ravino perpendikle al defendlinio kampovojo, kiun ne eblis efike pripafadi per armiloj de la infanteriaj fuortoj. La objekto, markita kiel objekto n-ro 9 modelo 37, estis markita kiel „malpeza komandanta posteno por KKAV (kanono kontraŭ atakanta veturilaro)“ kun frunta embrazuro lokigita en muro forta 120 cm.

Grava elemento de la malpezaj objektoj estis ilia armilaro. Oni kalkulis precipe kun leĝeraj mitraloj modelo 26 [2][rompita ligilo] kaj per akvo fridigitaj pezaj mitraloj modelo 24. Perspektive oni konsideris eĉ kun pezaj mitraloj modelo 37. En abruptaj deklivoj, en mallarĝaj ravinoj, arbaroj aŭ en rokoriĉa aŭ en domriĉa tereno, kie uzado de pli efikaj mitraloj estis neekonomia, oni kalkulis kun preparata „mitralpistolo“ modelo 38.

Avantaĝo de la malpezaj fortikaĵoj estis ankaŭ ŝtal-embrazuroj kun malfermo 60°, akso de la embrazuro super tereno 65 cm kaj 130 cm super planko en la objekto, kiuj ebligis konvenan afustadon de armiloj. Firma kaptigo de la armilo en la afusto postulis bezonon de pli precizaj pafadoj. Konsisto de ĉiuj afustoj estis – simile kiel en pezaj fortikaĵoj – ankaŭ „ekipaĵo por certigita pafado“, kreita per formita ladtabulo kun portilo kaj montrilo [3] Arkivigite je 2006-07-09 per la retarkivo Wayback Machine. Sur la tabulon oni poste laŭ terenaj kondiĉoj desegnis panoraman mapon laŭ videbla ĉirkaŭaĵo el embrazuro kun indikoj pri distanco de elektitaj punktoj – celoj. Tiu ĉi specialaĵo de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj ebligis gvidi precizan pafadon nokte, dum fumo kaj dum malplialtigita videbleco.

Inter internaj ekipaĵoj de la malpezaj fortikaĵo apartenis sistemo de ventolado. Ties baza elemento estis manventolilo, kiu el spaco malantaŭ la kradpordo kapablis laŭ rapideco de turnado per kranko ensuĉi 600 ĝis 900 m3 da aero dum horo. Por unu objekto kun du flankaj embrazuroj oni kalkulis kun unu simpla periskopo por gvati antaŭfrontan terenon. Por elŝovi la periskopon troviĝas en la plafono aperturo. En la objektoj de la malpezaj fortikaĵoj devis esti lokigita la tuta persona armilaro kaj vestaro de ĉiu ano de hom-ekipo kaj plu rezervaj nutraĵoj por 2 tagoj, peralkohola kuirilo, sitelo kun trinkakvo, pionir-ilaro por alĝustigo de tereno, matoj por dormi. Rezervo de municio estis atingonta 10 – 12 mil kartoĉojn por ĉiu mitralo, planata estis kesteto por grenadoj kaj 10 blankaj lumigraketoj.

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ĉeĥoslovakaj malpezaj fortikaĵoj en Vikimedia Komunejo