Vivostilaj malsanoj

(Alidirektita el Malsanoj de civilizo)

Vivostilaj malsanoj, nomitaj ankaŭ malsanoj de civilizo, povas esti difinitaj kiel malsanoj ligitaj kun propraj vivostiloj kaj partikulare de riĉuloj. Neniu el tiuj malsanoj estas netranspaseblaj malsanoj. Ili estas okazigitaj de manko de fisika aktiveco, nesana manĝokutimo, drinkado, droguzado kaj tabakfumado, kio povas konduki al korvaskula malsano, koratako, obezeco, diabeto tipo 2 kaj pulmokancero.[1][2] La malsanoj kiuj ŝajnas pliiĝi en frekvenco laŭ landoj iĝas pli industriigitaj kaj la homoj vivas plu estas la Alzheimer-malsano, la artrito, la aterosklerozo, la astmo, la kancero, la kronika hepatomalsano aŭ cirozo, la kronika obstrukca pneŭmonopatio, la kojlito, la agaciĝa intesta sindromo, la diabeto tipo 2, la korvaskula malsano, la hipertensio, la metabola sindromo, la kronika renmalordo, la ostoporozo, la plurkista ovarsindromo, la koratako, la deprimo, la obezeco kaj la vaskula demenco.

Vivostilaj malsanoj povus havi efikon sur la laborforto kaj la kosto de la sanzorgo. Trakti tiujn netranspaseblajn malsanojn povas esti multekoste.[3] Povas esti kritika por la sano de la paciento povi ricevi unuarangan preventon kaj identigi fruajn simptomojn de tiuj netranspaseblaj malsanoj. Oni supozas, ke tiuj vivostilaj malsanoj pliiĝos laŭlonge de la jaroj se la homoj ne plibonigos sian vivostilon.[4]

Kelkaj fakuloj indikas distingon inter malsanoj pro vivodaŭro kaj malsanoj pro civilizomalsanoj de bonfarto.[5] Kelkaj malsanoj, kiel diabeto, kario kaj astmo, aperas je pli grandaj proporcioj en junaj populacioj kiuj vivas en "okcidenta" vojo; ilia pliiĝanta frekvenco ne estas rilataj al aĝo, kaj tiel la terminoj ne povas esti akurate uzataj interŝanĝeble por ĉiuj malsanoj.[6]

Referencoj redakti

  1. Lifestyle disease. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2016-05-12.
  2. (2019) “LIFESTYLE DISEASES: Keeping fit for a better tomorrow”, The Indian Journal of Medical Research 149 (Suppl 1), p. S129–S135. doi:10.4103/0971-5916.251669. 
  3. "Lifestyle diseases 'cost economy'", Cape Argus, 13a de Septembro 2011.
  4. (2017) “Who is at risk of chronic disease? Associations between risk profiles of physical activity, sitting and cardio-metabolic disease in Australian adults”, Australian and New Zealand Journal of Public Health 41 (2), p. 178–183. doi:10.1111/1753-6405.12627. ProQuest 2290216359. 
  5. Bitar, Adrienne Rose. (Januaro 2018) Diet and the Disease of Civilization. Rutgers University Press. ISBN 978-0-8135-8964-0.
  6. Pollan, Michael. (2008) In Defense of Food: An Eater's Manifesto. Penguin Press HC, The. ISBN 978-1-59420-145-5.