La malsupra klaso rilatas al la segmento de la populacio kiu estas ĉe la fundo de la socia hierarkio. En modernaj socioj la pli malalta socia klaso kutime inkluzivas la plej malriĉajn membrojn de la populacio de la socio, kiuj havas la malplian aliron al malabundaj rimedoj.

La malsupra klaso en Usono redakti

 
La sociekonomika tavoliĝo de usona socio laŭ la usona sociologo Dennis Gilbert. La kolumnoj de maldekstre al dekstre: alta, meza, laborista, malalta (en 1998) [1].

Estas laŭtakse ke la malsupra klaso en Usono nuntempe inkluzivas proksimume 12% de domanaroj. La meza enspezo de homoj de la malsupra klaso en Usono estas multe pli malalta ol la meza enspezo, kaj multajn fojojn homoj en la malsupra klaso estas sub la limo de malriĉeco. La granda plimulto de homoj en ĉi tiu segmento de la loĝantaro ne plu aktive partoprenas en la laborantaro, pro diversaj kialoj. Pro tio, la malsupra klaso en Usono diferencas de la aliaj de la sociaj klasoj en tio, ke homoj, kiuj apartenas al tiu ĉi klaso, dependas de ricevi monon de registaraj organoj [1]. Nur malmultaj el la homoj kiuj apartenas al la malsupra klaso en Usono diplomiĝis de la eduksistemo aŭ de iu mezlernejo [2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gilbert, Dennis. (1998) The American Class Structure. New York: Wadsworth Publishing. 0-534-50520-1.
  2. Williams, Brian. (2005) Marriages, Families & Intimate Relationships. Boston, MA: Pearson. 0-205-36674-0.