Manele (el la rumana manele, pluralo de manea) estas muzikĝenro kiu estas kombinaĵo de orienta influita muziko kaj balkana muziko kun tre forta influo de romaa muziko. En Rumanio, muzikistoj kiuj ludas manele estas nomataj maneliști (singularo: manelist). "Klasika manele" estas turk-devena ĝenro ludita fare de romaaj muzikistoj , dum "moderna manele" estas miksaĵo de arabaj, bulgaraj, grekaj, serbaj kaj turkaj elementoj luditaj sur modernaj elektronikaj instrumentoj, nuntempe uzante ankaŭ modernajn (elektronikajn) instrumentojn kaj ritmojn (elektropopmuziko kaj sintez-popmuziko).

Similaj muzikstiloj estas troveblaj en aliaj lokoj de la Balkana Duoninsulo, kiel ekzemple Bulgario, Serbio, Montenegro, Albanio, Bosnio, Grekio kaj Turkio. Aparte, la bulgara muzikstilo ĉalgao (Чалга tchalga), la greka skiladiko (gr: Σκυλάδικο) kaj la serba turbofolko (Турбофолк) havas influojn de unu la alian, kaj la artistoj ofte kopias sukcesajn kantojn kaj faras el tiuj siajn proprajn lingvajn versiojn.

La periodo 1984–1991 estis la periodo en kiu naskiĝis la moderna manele (elektronika sono aldonita).

Manele estas muzikstilo kiu ĝuas kreskantan popularecon ekde la 1990-aj jaroj, sed samtempe dividas la loĝantaron en fervorajn ŝatantojn kaj impetajn kontraŭulojn. La plimulto de manele-komponistoj kaj prezentistoj estas romaoj. La vorto manele estas fakte la plurala formo de manea, tradicia rumana kantoformo kiu ekestiĝis de balkana liutluda muziko kaj spuras reen al turkaj radikoj. Manele partumas komunaĵojn kun aliaj popularmuzikaj stiloj en Sudorienta Eŭropo, plej precipe la pophomo aŭ chalga de Bulgario, la tallava de Albanio, la laiko de Grekio kaj la arabesko de Turkio. Turbo folk, kiu estas pli konata en la okcidento, estas same populara en Serbio kiel la rumana Manele-muziko, kvankam ĝi kutime havas pli rapidajn ritmojn kaj laboras kun pli modernaj elementoj, kiel tiuj prenitaj de rok-muziko .

Temaro redakti

La temoj de la kantoj estas diversaj, sed ĝenerale temas pri amo, malamikeco, mono, alkoholo, kaj la malfacilaĵoj de la vivo[1], kvankam ekzistas ankaŭ kantoj skribitaj por specifaj festoj kaj geedziĝoj. La plej multaj el la registradoj de Manele okazas en privataj registradstudioj, posedataj fare de la kantisto mem aŭ grupo de kantistoj. Ĉi tio ŝuldiĝas al la fakto, ke gravaj diskokompanioj malakceptas la ĝenron.

Publika opinio redakti

Manele estas tre populara, precipe inter la mezaj kaj malsupraj tavoloj de la rumana kaj bulgara socioj. Kelkaj el la plej spektitaj televidkanaloj en Rumanio (ProTV, Prima TV kaj Antena 1) regule prezentas manele-muzikistojn. Dum la plej multaj komercaj radiostacioj ne dissendas manele-kantojn, ekzistas multaj malgrandaj aŭ pirataj radiostacioj kiuj ja faras tion. La kulmino okazis silvestre 2006 kiam preskaŭ ĉiuj rumanaj televidstacioj, escepte de nacia televido, elsendis programojn viglitajn de kantistoj de manele. La manele estas kritikata pro ĝia enhavo, kiu inkluzivas antaŭ ĉio maldececon kaj fanfaronon pri amo kaj virinoj, sed ùµmalgraŭ ĉio ĉi, parto de la kritiko direktita al ĉi tiu muzika stilo ŝajnas veni de rasismaj konsideroj, ĉar la ĝenro estas tre ligita al la cigana popolo.

Eminentaj artistoj inkludas: redakti

  • Bogdan Artistu - Kana Jambe
  • Nicolae Guta - La la le
  • Adrian Copilul Minune - Diskoteka Boom

Hodiaŭaj kantistoj de manele-kantoj redakti

Ekde 2004 ĝis hodiaŭ manele konas pli kaj pli da prezentistoj. Nuntempe, la moderna manele alteriĝis en latitudoj malproksime de la rumana areo de influo. Pro masiva enmigrado de laborforto, la ĝenro iĝas konata ĉie en suda Eŭropo.

Inter la plej popularaj artistoj estas tiaj nomoj kiel Florin Salam kaj Tzanca Uraganu, kies videoj facile atingas dekojn da milionoj da vidoj en Youtube (jutubo), Nicolae Guță, konata kiel la "reĝo de manele", Liviu Guță, Cristian Rizescu, Vali Vijelie, Denisa Răducu. (mortinto), Dani Mocanu, Claudia Păun, Asu, Nek kaj DeSanto. Ĉi-lastaj tri posedas la plej popularajn manelestudiojn en Rumanio.

  • Dan Armeanca, konsiderita ankaŭ la baptopatro de rumana pop-muziko.
  • Adrian Minune, ruman-cigana kantisto estas unu el la plej popularaj kantistoj de 'menele' kantoj en Rumanio
  • Sorinel Puştiu - Cu cartile pe fata
  • Liviu Pustiu & Denisa - Vreau sa pun foc banilor

Kino redakti

Manele ankaŭ inspiris kvar filmsreĝisorojn kiuj utiligis la tradician 'manele' kiel muzikan ilustraĵon de siaj filmoj.

  • En 1967, Aleksandar Petrović, jugoslavia filmreĝisor, lanĉis la filmon Mi eĉ renkontis feliĉajn ciganojn (serbokroate Skupljači perja);
  • Emil Loteanu, sovetia moldava filmreĝisoro, kreis en 1976 la filmon The Gypsies Ascend to Heaven (moldave Șatra /La ciganoj supreniras la ĉielon);
  • Emir Kusturica turneis en 1989 kun la filmo Le Temps des Gitans (en la serba Dom za vešanje/La tempoj de la ciganoj) kaj en 1998 - Chat noir, chat blanc (en la serba Crna mačka, beli mačor/Nigra kato, blanka kato) ;
  • Tony Gatlif faris la filmon Les Princes en 1983, en 1993 la filmon Latcho Drom, en 1997 la filmon Gadjo dilo kaj en 2006 la filmon Transsilvanio.

Referencoj redakti

  1. (ru) Manele | Rumana Muziko, topklip.net, arkivita de la originalo la 3-an de aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj redakti