Mango (Barato)
Mango, (hindie मानगो, urdue مانگو) estas urbego, antaŭurbo de Ĝamŝedpur en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Ĝarkando, en distrikto de Ĝamŝedpur.
Mango | |||
---|---|---|---|
antaŭurbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 831012 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 50′ N, 86° 13′ O (mapo)22.827586.21638889Koordinatoj: 22° 50′ N, 86° 13′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Demografio redakti
Mango en 2011 havis 223 805 da loĝantoj kun legoscio 86%, signife pli alta, ol la landeveraĝo.
Geografio redakti
Mango situas laŭ en:Subarnarekha River, kontraŭe Ĝamŝedpur etendiĝas. Distrikta sidejo Ĝamŝedpur troviĝas nur 7, Bankura 99, Purulia 102, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 108, Baripada 115, Rourkela 156, Kolkato 224, ĉefurbo Delhio 1107, Mumbajo 1455 kilometrojn (aere) [1].
Ekonomio redakti
Mango profitas el ekonomio de Ĝamŝedpur, tamen ekzistas ankaŭ lokaj fabrikoj pri motoroj. En la lastaj jaroj la areo ankaŭ iĝis celloko de informa teknologio. Spite tion plejparto de la urbego estas loĝkvartalo.
Lingvoj redakti
La oficialaj lingvoj en Mango estas la hindia kaj urdua.
Eduko redakti
En Mango universitato, instituto kaj altlernejoj funkcias.
Religioj redakti
En Mango vivas precipe hinduoj (52%), poste islamanoj (41%), sikoj kaj kristanoj (po 2%).
Trafiko redakti
Mango havas preterirantan ĉefvojon kaj 3 pontojn al la kontraŭa Ĝamŝedpur. La stacidomo (12 km) kaj flughaveno estas alireblaj en Ĝamŝedpur. Enurbe aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn kune kun Ĝamŝedpur.
Klimato redakti
Mango havas tropikan klimaton kun influo de musono. La someroj daŭras inter marto-junio. Tiam la temperaturo foje superas eĉ 40 °C-ojn. Dum vintro neniam frostas. Jare pluvas po 1200 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-septembro.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans