Manhattan Beach
ferieja urbo en Kalifornio
Manhattan Beach [menHETn BI:Ĉ] estas feriejo kaj banloko en okcidenta Usono. Ĝi situas en la Kantono Los-Anĝeleso de la subŝtato Kalifornio, borde de la Pacifika Oceano. Kun la apudaj urboj Hermosa Beach kaj Redondo Beach temas pri unu el la tiel nomataj "plaĝaj urboj" ĉe la suda golfeto de Los-Anĝeleso.
Manhattan Beach | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 90266 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 506 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 478 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 53′ N, 118° 24′ U (mapo)33.888888888889-118.40527777778Koordinatoj: 33° 53′ N, 118° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 66 m [+] | ||
Areo | 10,21 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Manhattan Beach, California [+] | |||
Historio redakti
En tiu loko vivis homoj jam antaŭ jarmiloj. Hispanoj alvenis kaj loĝis tie en la 16-a jarcento. Ili okupiĝis precipe pri bredado. En la 20-a jarcento oni ekokupiĝis precipe pri feriantoj, akvosportantoj kaj oceane banantaj homoj de la regiono.