Salenstein

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mannenbach)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mannenbach-Salenstein (stacidomo).

Salenstein estas komunumo de la distrikto Kreuzlingen (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1244 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Salenstein
Blazono de Salenstein
Blazono de Salenstein
Kastelo Sandegg en Salenstein sur petraĵo de Hans Jakob Schmidt
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 41′ 0″ N 9° 03′ 0″ O / 47.68333 °N, 9.05000 °O / 47.68333; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 0″ N 9° 03′ 0″ O / 47.68333 °N, 9.05000 °O / 47.68333; 9.05000 (mapo)
Areo 6,6 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8268
Komunumkodo 4851
Mapo de Salenstein
vdr

Geografio redakti

Salenstein situas ĉe la suda bordo de la Suba Bodenlago, vid-al-vide de la insulo Reichenau kaj norde de la montoĉeno Seerücken inter Kreuzlingen kaj Ŝafhaŭzo.

Al la komunumo apartenas krom la municipo Salenstein mem la municipoj Mannenbach kaj Fruthwilen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Salenstein limas al en okcidento al Berlingen, en sudo al Raperswilen, en okcidento Ermatingen, kaj en nordo aliflanke de la Suba Bodenlago kun la badenvirtembergaj respektive germanaj komunumoj Gaienhofen kaj Reichenau.

Kasteloj en Salenstein redakti

Oni povas nomi Salenstein la komunumon de kasteloj. Kvin troviĝas hodiaŭ ankoraŭ sur la teritorio de la komunumo. La sesa, nome Kastelo Sandegg forbruligixs en la jaro 1833. La ceteraj kasteloj estas Arenenberg (la hejmkastelo de la familio Bonaparte kie Napoleono la 3-a pasigis sian infanecon kaj junecon, Eugensberg, Salenstein, Louisenberg kaj Hubberg.

 
Stacidomo Mannenbach-Salenstein
 
Poŝtaŭtohaltejo antaŭ bela faktrabdomo en Arenenberg

Trafiko redakti

Salenstein situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. La stacidomo Mannenbach-Salenstein estas servata per la regiona trajnlinio S1 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Salenstein datiĝas el la jaro 1092 kiel Salestein.

En Salenstein estis trovitaj tri tombmontetoj el la Hallstatt-epoko (8-a ĝis [[5-a jarcento a. K.|5-a jarcento antaŭ Kristo]]. En mezepoko la jurisdikcio kaj la plej gravaj regnorajtoj apartenis al la Monaĥejo Reichenau. La malaltajuristikcio de Reichenau supe Salenstein estis nuligita nur okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En la jaro 1816 la tri lokaj komunumoj Salenstein, Mannenbach kaj Fruthwilen estis kunigitaj al la municipkomunumo Salenstein, kiu la 1-an de januaro 1979 kadre de la turgovia komunumreformo estis transformita al la hodiaŭa unueca politika komunumo Salenstein.

Famaj civitanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti