Mansfield Park (1999)
Mansfield Park estas brita romantisma komedi-drama filmo de 1999 bazita sur la samnoma romano de Jane Austen de 1814 nome Mansfield Park, verkita kaj reĝisorita de Patricia Rozema. La filmo devojiĝas el la originala romano en kelkaj aferoj. Por ekzemplo, la vivo de Jane Austen mem estas aligita al la filmo, same kiel aferoj pri sklaveco kaj vivo en plantejoj. La majoritato de la filmo estis filmita en la palaco Kirby Hall en Northamptonshire. La filmo, same kiel la romano, rakontas la historion de Fanny Price, starte kiam ŝia troŝarĝita familio sendas ŝin estanta dek-jaraĝa vivi en la hejmo de siaj riĉaj geonkloj kaj sekvante ŝian disvolviĝon en la komenca matureco. Kiel ĉe aliaj romanoj de Austen, diversaj aferoj de ŝia propra vivo estis uzitaj kiel pilieroj de la intrigo, inter kiuj malfacila ekonomia kaj socia situacio de mezklasa familio kun tro multaj gefiloj (speciale filinoj), dependo de tiaj familioj de specifaj roluloj de pli alta klaso (speciale onkl(in)oj), gravo de la ekleziaj postenoj kiel utilaj supreniriloj, gravo de la baloj kiel socia ceremonio ktp.
Mansfield Park | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mansfield Park |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 27 aŭg. 1999, 20 jul. 2000 |
Ĝenro | amafera filmo, komedia dramo, drama filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Michael Coulter |
Reĝisoro(j) | Patricia Rozema |
Produktisto(j) | Miramax |
Scenaro | Patricia Rozema |
Filmita en | Pinewood Studios |
Muziko de | Lesley Barber |
Rolantoj | Frances O'Connor • James Purefoy • Jonny Lee Miller • Embeth Davidtz • Alessandro Nivola • Harold Pinter • Amelia Warner • Anna Popplewell • Hannah Taylor-Gordon • Hilton McRae • Hugh Bonneville • Justine Waddell • Lindsay Duncan • Sheila Gish • Sophia Myles • Victoria Hamilton • Charles Edwards • Joseph Morgan • Elizabeth Eaton • Philip Sarson |
Produktinta firmao | HAL Films |
IMDb | |
Mansfield Park ricevis ĝenerale favorajn recenzojn el kritikistoj. La kinkritika retejo Rotten Tomatoes indikas, ke 77% de la kritikistoj donis al la filmo pozitivan recenzon bazite sur 69 recenzoj, kun averaĝo de 6.9/10.[1] Metacritic atribuas rangigon el 100 bazite sur recenzoj el kritikistoj, en kiu la filmo atingas 71 bazite sur 31 recenzoj.[2]
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Frances O'Connor kiel Fanny Price
- Jonny Lee Miller kiel Edmund Bertram
- James Purefoy kiel Thomas Bertram Jr.
- Embeth Davidtz kiel Mary Crawford
- Alessandro Nivola kiel Henry Crawford
- Harold Pinter kiel Sir Thomas Bertram Sr.
- Lindsay Duncan kiel Lady Bertram / Mrs Price
- Victoria Hamilton kiel Maria Bertram
- Justine Waddell kiel Julia Bertram
- Hugh Bonneville kiel Mr Rushworth
- Sheila Gish kiel Mrs Norris
- Charles Edwards kiel Mr Yates
- Hilton McRae kiel Mr Price
- Sophia Myles kiel Susan Price
- Anna Popplewell kiel Betsey
- Hannah Taylor-Gordon kiel Juna Fanny
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ "Mansfield Park (1999)". Rotten Tomatoes. Fandango Media. Arkivita el la originalo la 12an de Decembro 2016. Alirita la 27an de Marto 2021.
- ↑ "Mansfield Park Reviews". Metacritic. CBS Interactive. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2016. Alirita la 27an de Marto 2021.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mansfield Park en Interreta filma datumbazo (angle)
- Claudia L. Johnson Introduction to the screenplay for MANSFIELD PARK en Patricia Rozema.com
- Claudia L. Johnson Run mad, but do not faint: The Authentic Audacity of Rozema's MANSFIELD PARK en Patricia Rozema.com (1999)
- Stephen Holden Spicing Austen's 1806 with Dashes of 1999 en Patricia Rozema.com
- Kathi Groenendyk Modernizing Mansfield Park: Patricia Rozema’s Spin on Jane Austen en JASNA (Vintro 2004)