Le Marais

(Alidirektita el Marais)

Le Marais [marE] estas kvartalo de Parizo. Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de Sejno, parte sur la 3-a kaj parte sur la 4-a arondismento de la franca ĉefurbo. En la franca, Marais signifas "marĉo".

La placo de la Vogezoj estas la pariza placo kun la plej malnovaj konstruaĵoj.

Le Marais estas tradicie tre burĝa areo, sed estas hodiaŭ ankaŭ famkonata pro siaj geja kaj juda komunumoj. Oni kutime rigardas la placon de la Vogezoj kiel la centron de la kvartalo.

La rue des Rosiers restas grava centro por la juda komunumo de Francio, kun sinagogo kaj specialaj restoracioj aŭ librobutikoj.

VidindaĵojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti