Marcel MOULOUDJI (pr: Marsel' Muluĝi), en Esperanto Marcelo Muluĝio (16-a de septembro 1922 en Parizo — 14-a de junio 1994 en Parizo), estis franca kantisto-verkisto. Lia patro estis Kabila masonisto, kaj komunisto. Lia patrino Bretonino, katolika, kiu iĝis drinkemula kaj freneza.

Marcel Mouloudji
Persona informo
Naskonomo Marcel André Mouloudji
Naskiĝo 16-an de septembro 1922 (1922-09-16)
en 4-a arondismento de Parizo
Morto 14-an de junio 1994 (1994-06-14) (71-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Louise Fouquet
Amkunulo Liliane Patrick
Infano Annabelle Mouloudji
Okupo
Okupo filmaktoro • kantistokantaŭtoro • diskografa artisto
vdr

Ankaŭ li vizitadas la mediojn maldekstrajn, komunistajn, liberecemajn, anarĥo-sindikatismajn, kaj kulturajn mediojn ligitajn kun la Front Populaire. Dum la Dua Mondmilito li vivadis duonkaŝe. Li aktoris en kelkaj filmoj kaj komencis kanti, interalie poemojn de Jacques Prévert.

La sukceso venos kun lia unua furoraĵo "Kiel malgranda papavet'" en 1953, kiu restis lia plej konata sukceso, krom "Iam vi vidos" en 1954.

Li havis du infanojn: la unua Grégory Mouloudji kun Lilia Lejpuner en 1960 kaj Annabelle Mouloudji kun Nicolle Tessier en 1967. Lilianne Patrick estis lia lasta kunulino.

En 1980-90 jaroj li plu kantas en spektakloj, sed jam li estas maljuna, kaj amaskomunikiloj forgesas lin. Kaj dum tiuj jaroj li pli dediĉas al pentrado kaj verkado de libroj ol kanzonoj. En marto 1994, li estis invitita de festivalo "Chorus des Hauts-de-Seine", lian lastan recitalon li faras apud Nancy en aprilo 1994.

Li formortas la 14-an de junio 1994 dum li havis plurajn projektojn: nova disko kaj sekvo de liaj memoraĵoj. Il estas entombigita en tombejo "Père-Lachaise" en Parizo, urbo kies malnovaj popolaj kvartaloj li multe prikantis.

Li kantis per rekonebla, aparta, neanstataŭigebla voĉo.

En Esperanto redakti

Ĵak Lepŭil' kantas unu el liaj kanzonoj, Ateist' (Autoportrait) en sia kanzonkasedo Ne donu tro (1993).

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legebla en Esperanto redakti